본문으로

ĉu la krokodiloj estas bestoj speciale protektataj en lernu?

글쓴이: cromañon, 2016년 7월 28일

글: 15

언어: Esperanto

Vestitor (프로필 보기) 2016년 7월 29일 오후 7:59:52

Ĉi tiu estas stranga. Estas fadenoj en pli ol unu nacia lingvo. Vi ŝajnas implici ke nur la angla estas uzata, sed mi vidas pli novaj fadenoj en la Esperanto ol aliaj lingvoj.

erinja (프로필 보기) 2016년 7월 29일 오후 10:04:51

cromañon:mi pensas ke en retejo por lerni eon...
Vi pravas, ke ĉi tiu retejo estas por lerni Esperanton! Tio signifas ke ne ĉiuj parolas aŭ komprenas Esperanton ĉi tie, do kompreneble ni havas la eblon afiŝi en aliaj lingvoj, tiel ke tiuj kiuj ankoraŭ ne parolas Esperanton povu demandi.

Bonŝance vi povas tre facile protekti viajn sentemajn okulojn de la "imperiismaj" lingvoj, kiuj ajn estas tiuj lingvoj. Simple indiku en la ĉefpaĝo de la forumoj ke vi volas nur vidi esperant-lingvajn fadenojn, kaj via problemo estos solvita!

cromañon (프로필 보기) 2016년 8월 1일 오전 9:51:43

Vestitor:Ĉi tiu estas stranga. Estas fadenoj en pli ol unu nacia lingvo. Vi ŝajnas implici ke nur la angla estas uzata, sed mi vidas pli novaj fadenoj en la Esperanto ol aliaj lingvoj.
mi ne diras ke oni ne devas paroli en aliaj lingvoj sed ke kelkaj uloj uzas la forumon en malrespekta maniero por mokoj, propagandaĉo de sia lingvo, aĉuleco, ktp. tio okazas precipe en kelkaj anglaj fadenoj. neniel mi kritikas tiujn kiuj uzas naciajn lingvojn por lerni, opinii, ktp.

cromañon (프로필 보기) 2016년 8월 1일 오전 9:55:09

erinja:
cromañon:mi pensas ke en retejo por lerni eon...
Vi pravas, ke ĉi tiu retejo estas por lerni Esperanton! Tio signifas ke ne ĉiuj parolas aŭ komprenas Esperanton ĉi tie, do kompreneble ni havas la eblon afiŝi en aliaj lingvoj, tiel ke tiuj kiuj ankoraŭ ne parolas Esperanton povu demandi.

Bonŝance vi povas tre facile protekti viajn sentemajn okulojn de la "imperiismaj" lingvoj, kiuj ajn estas tiuj lingvoj. Simple indiku en la ĉefpaĝo de la forumoj ke vi volas nur vidi esperant-lingvajn fadenojn, kaj via problemo estos solvita!
miaj sentemaj okuloj estus feliĉaj se nur kelkaj uloj lernus la respekton kiun ŝajne ili ne lernis hejme.

erinja (프로필 보기) 2016년 8월 1일 오후 3:40:54

Mi ne povas imagi pri kio vi parolas, sed se uzanto diras ion malrespektan en la forumoj, vi simple respondu ke tio estas malrespekta. Oni gajnas nenion per kaŝitaj aludoj en nova fadeno, ĉar ne eblas scii al kio vi aludas kaj kion vi celas.

다시 위로