Skip to the content

La 'riparo-kafejo'

by Vestitor, July 31, 2016

Messages: 15

Language: Esperanto

Vestitor (User's profile) July 31, 2016, 2:55:33 AM

Pli kaj pli vi vidas ĉi tiuj 'riparo-kafejoj'. Lasta semajno, en nia vilaĝo, mi ĉeestis riparo-kafejo kaj mi sidis ĉe la riparo-tablo por kudromaŝinoj (kiel riparisto). Estis longa atendovico de homoj kaj mi riparis ĉirkaŭ 85% de la maŝinoj. Estas mirinda ke la plejparto de la problemoj estis malgrandaj kaj malgravaj aferoj: nur malpura meĥanismoj kun malnova oleo; fadenoj en la meĥanismo ktp. La aliaj estis motoroj problemoj aŭ kudrilo altempigo problemo. Mi demandis ĉiu persono kio li aŭ ŝi estus farinta kun la maŝinoj se ne estis ebla ripari ĝin. La plej ofta respondo estis: "forĵeti ĝin", sed ĉi tiuj maŝinoj ne estis rompi!

Estas tre domaĝe, ke la simpla kapabloj kiuj estis iam oftaj, preskaŭ malaperis. Aŭ prefere, la kapabloj ekzistas, sed la konsumkulturo detruas la bezonon por ili.

Sunjo (User's profile) July 31, 2016, 11:40:01 AM

Mi apartenas al la homoj kiuj ne lernis ripari aĵojn. Mi pensas ke tiuj riparo-kafejoj estas paŝo en la ĝustan direkton, for de la konsum- kaj forĵetkulturo. Ankaŭ bonas la socia kontribuo.

erinja (User's profile) July 31, 2016, 3:52:30 PM

Interese pri la kudromaŝinoj. Mi bone scias pri kio temas, kaj kutime la manlibro kiu akompanas la kudromaŝinon havas informojn pri kiel fari tiujn simplajn riparojn.

Altebrilas (User's profile) August 1, 2016, 4:12:42 PM

Estus dezirinde, ke tiuj ripareblaj produktoj daŭre ekzistus. Bedaŭrinde, la konceptado de la nunaj produktoj ne plu dependas de la konsumantoj nek de la ŝtatoj. La transmaciaj firmaegoj zorgas pri ĝi, kaj konceptas la produktojn ne por la bezonoj de la uzantoj, sed por sia propra komerca strategio.

Forĵetendaj produktoj estas multe pli profitdonaj; tamen tiuj ĉi estas plej ofte "repareblaj" (de la firmao mem), t.e. ke oni devas tiom klopodi por tio, ke plejofte, pro laceco, oni rezignas.

Iam estis tempo, kiam la kliento estis reĝo. Nun li silentas, obeas, kaj pagas.

Grown (User's profile) August 8, 2016, 12:37:15 PM

Mi preferas por ke, komputilojn riparu, aŭ anstataŭigu per uzitaĵvendejo ol alie anstataŭigu. Tio pro grey goo.

maratonisto (User's profile) August 9, 2016, 8:55:56 PM

30a de julio, sabaton posttagmeze mia maljuna najbarino plendis, ke la posta rado de ŝia biciklo truiĝis kaj ŝi devas dimanĉo bicikli. Mi anstataŭigis la gumon kaj ŝi povis bicikli. Tamen mi ne muntis bone la ŝaltilon kaj funkciis nur la unua rapideco. "Ne gravas, mi portos lunde la biciklon al mia meĥanikisto kaj li aranĝos ĝin" - diris la najbarino. Poste ŝi diris: La meĥanikisto diris, ke li devis anstataŭigi tutan postan radon kaj tio kostas 230 eŭrojn. Mi iris al meĥanikisto kaj li ne diris al mi ion klaran. La najbarino pagis al fripono.

Altebrilas (User's profile) August 10, 2016, 2:42:34 PM

Normale, oni rajtas postuli antaŭan prezan taksadon. Ĉu ŝi forgesis fari tion? Ĉar tiukaze, la riparisto kredis, ke la prezo ne gravas por ŝi.

Grown (User's profile) August 12, 2016, 11:31:56 AM

maratonisto:Poste ŝi diris: La meĥanikisto diris, ke li devis anstataŭigi tutan postan radon kaj tio kostas 230 eŭrojn. Mi iris al meĥanikisto kaj li ne diris al mi ion klaran. La najbarino pagis al fripono.
Mi legis vian komenton, sed mi ne kredas pri ĉu la meĥanikisto estas fripono. Eble la meĥanikisto diris tute klare, sed vi kredas ke tio ne estis klare ĉar vi ne estas meĥanikisto kaj ne scias kiel ripari biciklon. Aŭ la meĥanikisto diris per naturala lingvo, do kion li diris ne estis klare. Kiun lingvon li diris? Se la meĥanikisto havas konton en Lernu, do li bonvolu diskuti ĉi-tie.

Vestitor (User's profile) August 12, 2016, 4:48:25 PM

Pri kio vi parolas? Estas ofta kono ke multaj meĥanikistoj (speciale aŭto meĥanikistoj) ĉiam volas fari la plej altekosta riparo, kaj se la kliento estas naiva, ĝi estas pli facila.

Mi povas ripari mian propran biciklon, sed kelkfoje mi estas en la urbo (aŭ alia urbo) sen iloj. En tiu situacio mi devas iri al ripari-loko; ĉi tiuj lokoj generas multan monon de la malgrandaj riparoj kaj vendanta de pneŭoj/interna-pneŭoj... trioble de la kosto.

Antaŭ tri monatoj, mi rompis mian bremso-kablo. Tiuj kabloj ne multekostas (€2-3), sed la viro de la butiko volis vendi al mi la tutan bremso-sistemon. La vendisto mensogis pri la ebleco aĉeti nur la kablon. La sekva tago mi aĉetis kablon ĉe mia loka butiko. Mi ne diras ke ĉiuj estas friponoj, sed ili ja estas aŭdacaj.

Grown (User's profile) August 13, 2016, 6:35:17 AM

Vestitor:Pri kio vi parolas? Estas ofta kono ke multaj meĥanikistoj (speciale aŭto meĥanikistoj) ĉiam volas fari la plej altekosta riparo, kaj se la kliento estas naiva, ĝi estas pli facila.

Antaŭ tri monatoj, mi rompis mian bremso-kablo. Tiuj kabloj ne multekostas (€2-3), sed la viro de la butiko volis vendi al mi la tutan bremso-sistemon. La vendisto mensogis pri la ebleco aĉeti nur la kablon. La sekva tago mi aĉetis kablon ĉe mia loka butiko.
Ni parolas pri ĉu meĥanikisto estas fripono. Eble vi fakte ne aĉetis kablon, sed anstataŭe kablaĉon, kaj vi devis aĉeti la tutan bremso-sistemon ĉar vi rompis vian tutan bremso-sistemon?

Back to the top