Al la enhavo

Kurso

de Orikrin1998, 2016-aŭgusto-02

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Orikrin1998 (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-02 15:38:02

Saluton.

Ĉu eblas aldoni rapidan ŝanĝomallongigon de ĉapitro en la kurso ? Oni ne povas legi la ĉapitron 3 se oni ankoraŭ ne legis la ĉapitron 2...Tamen oni ĉiutempe povas, ŝanĝante la ligilon. Estas granda paradokso. Ekzemple mi ne bezonas la kurson sed mi ŝatas legi la historion, do mi devas ŝanĝi la ligilon ĉiafoje. Ĉu ĝi ne estas iomete idiota ?

Kore, Orikrin

Jev (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-02 16:59:42

Orikrin1998:Tamen oni ĉiutempe povas, ŝanĝante la ligilon. Estas granda paradokso.
Saluton! Tio ne estas paradokso, tio estas simpla eraro. Dankon pro la komento, mi riparis tion.
Orikrin1998:Ĉu eblas aldoni rapidan ŝanĝomallongigon de ĉapitro en la kurso ? ...Ekzemple mi ne bezonas la kurson sed mi ŝatas legi la historion, do mi devas ŝanĝi la ligilon ĉiafoje. Ĉu ĝi ne estas iomete idiota ?
Ne, tio ne estas idiota. Tio estas lerno-kurso kaj ne rakonto por vespermanĝa legado. ridulo.gif La strikta ordo ebligas al niaj uzantoj vidi sian progreson kaj motivigas ilin fari pli da lecionoj.

Orikrin1998 (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-02 17:38:44

Sed...Estas mojosa legi nur la historio...Mi ne bezonis trejni. Legi estas sufiĉa por memorigi vortojn (almenaŭ por mi).

Nun mi ne plu povas legi la historio kaj mi tre bedaŭras ĝin. Kio estas la celo de la paĝaro se la uzantoj eĉ ne povas lerni tiel ili volas ? Tiu ĉi historio estis mia plej utila laborilo pri Esperanto...

Mi nur signifis ke estis paradokso, ne eraro. Mi volis la precize malan agon ke kion vi faris. Mi probable tamen legos la Nakamura Teorio, necerte pleniganta la trejnadojn. Nun, estas idiota.

Bonvolu pardoni min miaj koleraj skribaĵoj. Mi esperas ke vi ŝanĝos ĝin, maniere ke la uzantoj povos nur legi facile aŭ (se ili volas) trejnadi kun Nakamura.

Kore, Orikrin

erinja (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-02 17:58:42

Mi atentigas ke vi ne devas fari la ekzercojn; vi simple povas traklaki la ekercojn, klaku simple "Kontrolu" aŭ "Pluiru" aŭ "Preta" sen fari la ekercojn. Ne devus gravi ke vi ricevos malaltan "noton" por la ekzercoj ĉar vi ĉiukaze ne bezonas ilin!

Orikrin1998 (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-02 18:18:55

Jes, estas kion mi volis diri per "Mi probable tamen legos la Nakamura Teorio, necerte pleniganta la trejnadojn". Probable ne estis komprenebla.

Estas bona ideo sed ĝi bezonas multan tempon...

erinja (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-02 18:45:28

Malpli ol unu minuto. Ĉu tio estas multe da tempo?

Orikrin1998 (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-02 21:08:39

Sufiĉe tempo por tedas min. Sed mi pensas ke mi nun ne havas elekton. ^^

Reen al la supro