ورود به محتوا

traduko de "koncertero" (> DE, EN aŭ IT)

از Sciuro4, 2 اوت 2016

پست‌ها: 3

زبان: Esperanto

Sciuro4 (نمایش مشخصات) 2 اوت 2016،‏ 19:42:47

Kio estas traduko de "koncertero" en la germana, angla aŭ itala lingvo? Mi ne trovas tradukon en tutan interreton ...

[Mi ne havas problemon se respondo(j) estas en unu de tiuj tri lingvoj.]

erinja (نمایش مشخصات) 2 اوت 2016،‏ 20:06:47

Ĉu vi provas kompreni la signifon de la vorto, aŭ ĉu vi provas traduki tekston kun tiu vorto? Se vi provas traduki tekston kun la vorto, bonvolu afiŝi ankaŭ la tekston, ĉar tio gravas.

Sed se vi simple volas scii la signifon de la vorto, temas pri unu parto de koncerto (koncert/er/o, ero de koncerto). Tio povus ekzemple esti unu muzikaĵo en koncerto kun multaj muzikaĵoj. Mi dubas ke tia vorto troviĝas en la angla, mi ne scias pri la aliaj lingvoj. Ne ĉiu vorto havas unu-vortan tradukon, aparte se temas pri kunmeto de radiko kaj finaĵo.

Sciuro4 (نمایش مشخصات) 2 اوت 2016،‏ 21:06:06

Mi ne provis traduki tekston, mi nur legis tiun vorton kaj mi volis scii la signifon.

Dankon por via ekzegezo! Nun mi scias kio mi povas imagi pri tio vorto. ridulo.gif (Mi nur volis tradukon ĉar mi pensis ke alie mi ricevus nur respondo "Ĝi estas ero de koncerto." kaj tio mi jam sciis. okulumo.gif)

بازگشت به بالا