Al contingut

Alternativo? Kial ne "alielekto"?

de Kristoforo3, 3 d’agost de 2016

Missatges: 8

Llengua: Esperanto

Kristoforo3 (Mostra el perfil) 3 d’agost de 2016 3.45.04

Mi praktikas Esperanton kun la kurso de Duolingo, sed mi ĵus vidis la vorton "alternativo". Mi pensas ke pli simpla vorto estus "alielekto", ĉar la signifo de alternativo estas "alia elekto". Ĉu iu scias la originon de tiu radiko? Ĉu Zamenhoff mem kreis ĝin?

thyrolf (Mostra el perfil) 3 d’agost de 2016 12.54.37

Se vi volus rigore apliki tiun ideon, vi same povus diri: jes - maljes, nigra - malnigra, aŭ literaro anstataŭ teksto.

La vortprovizo estas videble elektita zorge kun tiu celo, ke la lernenda vortprovizo ja estas multe pli malampleksa ol en naciaj lingvoj, sed aliflanke tiel, ke ĝi ne aspektas tro groteska al nekutimitaj okuloj. "Alternativo" ekzemple estas vorto, kiun konas multegaj lingvoj jam, sed "alielekto" jam ŝajnus tre enigma al neEsperantaj homoj.

Tamen ankaŭ tiu konsidero ne estas tro rigore aplikata (kiel ekz. en Interlingua). Do la Esperanta vortprovizo estas bona kompromizo.

sudanglo (Mostra el perfil) 4 d’agost de 2016 10.43.50

La respondo de Thyrolf estas bona kaj trafa.

Sed via demando, Kristoforo, provokis al mi serĉi en PIV kaj tie mi trovis la unuan el la du difinoj sub 'alternativo' iom bizara (pli proksima al al angla vorto 'dichotomy').

La dua difino estis, kiel mi atendis, alia eblo de elekto aŭ plenumo de io, kaj tiu difino ŝajnas al mi kongrui kun la moderna uzo. Do jam la vorto estas iom plivasta en sia senco ol simple alia elekto.

Cetere la vorto alternativo facile kaj utile transformiĝas en adjektvo - ekz mankis alternativaj kandidatoj; praktikis alternativan medicinon. Dubinde, ke la samon oni povas diri pri ali-elekto

akueck (Mostra el perfil) 4 d’agost de 2016 14.50.19

Kristoforo3:Mi praktikas Esperanton kun la kurso de Duolingo, sed mi ĵus vidis la vorton "alternativo". Mi pensas ke pli simpla vorto estus "alielekto", ĉar la signifo de alternativo estas "alia elekto". Ĉu iu scias la originon de tiu radiko? Ĉu Zamenhoff mem kreis ĝin?
La vorto "alternativo" estas oficialigita per la Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro kaj tial per si mem ghusta Esperanto.

Estas kurioze, ke "alternativo" estas oficialigita sen tradukoj kaj sen Esperantlingva difino. Evidente la siatempa institucio supozis, ke la signifoj rezultas el la internacia uzo.

Ghenerale estas tiel rilate uzeblecon je vortoj en Esperanto:

1) Oni uzas vorton Fundamentan en 1905 au oficialigitan poste; ekzemplo: "sud'o".
2) Oni uzas vortkunmetajhon el vortoj lau 1); ekzemplo: "mal'nord'o".
3) Oni uzas ne oficialan vorton internacian: Ghi estas uzebla lau Regulo 15; ekzemplo: "smartfon'o".
4) Oni uzas vorton vorton nek Fundamentan nek oficialan nek internacian. Io tia estas nova vorto; ekzemplo: "tajd'o" (char la kunmetajho el nur Fundamentaj/oficialaj vortoj "al'flu-re'flu-cikl'o" estas tro peza au tro nepreciza au simple kial ajn ne komprenata).
5) Oni uzas aprobitan formon novan; ekzemplo: la radiko "konvers'" anstatau la sinonima oficiala radiko "konversaci'".

Zamenhof klarigis tiujn Fundamentajn principojn en Lingva Respondo. Citajhon je ghi vi trovas ekzemple tie.

RiotNrrd (Mostra el perfil) 4 d’agost de 2016 16.18.46

Perhaps the language marking of this thread should be changed from English to Esperanto.

bryku (Mostra el perfil) 5 d’agost de 2016 19.54.17

Kristoforo3:Mi praktikas Esperanton kun la kurso de Duolingo, sed mi ĵus vidis la vorton "alternativo". Mi pensas ke pli simpla vorto estus "alielekto", ĉar la signifo de alternativo estas "alia elekto". Ĉu iu scias la originon de tiu radiko? Ĉu Zamenhoff mem kreis ĝin?
Se vi volas uzi vian vorton, tiam vi havas rajton tion fari. Alielekto estas same bona kiel alternativo, kaj se iu ne-esperantisto ĝin ne komprenas, tio estas stulta argumento ĝin ne uzi, ĉar ne-esperantistoj ne uzas esperanton, kaj same ne komprenas aliajn vortojn esperantajn - do ĉu ni devus ilin ŝanĝi por tiuj ne-esperantistoj kiuj ne parolas esperante? Por kiu estas esperanto? Ekzemple: Germanoj, Angloj, Ĉinoj - komencu paroli alie, ĉar mi ne komprenas viajn vortojn! Stulte, ĉu ne?

Konsideru ankaŭ la vortojn: aliaĵo, alieco, alio. Ili ne signifas la samon kiel alternativo, tamen povas esti utilaj.

Kristoforo3 (Mostra el perfil) 5 d’agost de 2016 23.00.01

RiotNrrd:Perhaps the language marking of this thread should be changed from English to Esperanto.
I'm pretty sure I selected Esperanto when I wrote it, and that's what it's showing now.


Dankon al ĉiuj! Mi ne atendis tiom multe da helpegaj respondoj!

@akueck, Mi antaŭe ne sciis tiujn regulojn, do mi pensas ke mi bezonas legi pli pri la uzado de Esperanto, sed tio helpis min multe, dankon.

erinja (Mostra el perfil) 5 d’agost de 2016 23.39.04

Mi ŝanĝis la lingvon al Esperanto, ĝi antaŭe estis la angla.

Tornar a dalt