Kwa maudhui

Ĉu estas normala se, kiam via kato miaŭas al vi, poste vi miaŭas al ĝi returne?

ya builderofthecake, 8 Agosti 2016

Ujumbe: 9

Lugha: Esperanto

builderofthecake (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2016 12:02:19 asubuhi

Kelkaj homoj diras, ke ili faras ĉi tion, inkluzive de mi, sed mi neniam spektis iun, kiu faris ĝin. Ĉu ŝatas vi miaŭi al viaj katoj, aŭ vi kredas, ke tio estas tiom slulta ĉar ni ne parolas la katan? lango.gif Diru viajn pripensojn :3

Adlez27 (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2016 1:47:01 asubuhi

Mi ne havas mian propran katon, sed se mi vidas unu, mi iam miaŭas al ĝi

Christa627 (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2016 6:08:24 asubuhi

Amiko mia kutimas miaŭi al sia kato. Mia 11-jara frato miaŭas al niaj katoj. Mi preferas paroli Esperanton al ili, aŭ iufoje Loĵbanon. Ili ŝajne ne komprenas ĉiuokaze, ili nur volas manĝaĵon. Plejofte tiun manĝaĵon, kiun tiumomente manĝas ni...

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2016 8:38:58 asubuhi

Jes

Vestitor (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2016 1:48:03 alasiri

Estas normala imiti. Jen eksperimento: kiam vi salutas homojn, provu uzi malsaman saluton ĉiufoje. Vi tre ofte vidos ke la alia persono uzas la saman saluton kiel vi.

demigod1945 (Wasifu wa mtumiaji) 12 Agosti 2016 6:10:33 alasiri

Mia amikino havas unu katon, kaj ŝi al ĝi ĉiam miaŭas. Ĉiam. Ŝi estas tre stranga, laŭ mi.

matiac (Wasifu wa mtumiaji) 14 Oktoba 2016 9:23:55 alasiri

Nu mia duonpatro kvankam li havas pli ol knardek kvin jarojn jam blekas je bovoj kaj ĉevaloj kiam li preter venturilas.
Do vi ne estas tro stranga.

Grown (Wasifu wa mtumiaji) 18 Oktoba 2016 1:06:45 alasiri

Sinjoroj demigod1945 kaj vincas, bonvolu obei la regulojn je Lernu kaj tial ŝanĝi viajn bildojn. Mi ne scias sufiĉon pri pafiloj, por ke, mi scias kiu fusilo ĝi estas, sed tio apektas kiel almenaŭ 7.62x51 NATO-a fusilo, eble eĉ Barrett M82 fusilego por 12.7x99 NATO. Ankaŭ, tio alia bildo estas pri la fino de kanono de tanko. Sen rezervo pri kion vi bezonas aŭ ne bezonas en fizika realo, vi ne bezonos armilojn en Lernu. Eĉ se vi bezonas armilojn en Lernu, do viaj armiloj estas troega kaj vi bezonus malpligrandojn, kiel nura kuireja tranĉilo aŭ .22 LR fusileto. Eble vi ŝanĝu vian nomon por ke, via nomo iĝos malpli hardita ol kio enhavas la vorton, "demigod".

Pli aferkoncerne, mi ne scias nek zorgas ĉu estas normale kiam neniu ksenofoboj estas tie. Miaŭo al kato returne estas sendangerosa maroto.

pikolas (Wasifu wa mtumiaji) 20 Oktoba 2016 2:24:21 alasiri

Mi miaŭas al ŝi por montri kiel ĝeniga estas ŝia miaŭado lango.gif

Mi pensas, ke ŝi ne komprenas.

Kurudi juu