前往目錄

Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф) aŭ alia nomo?

貼文者: alonsososo, 2016年8月9日

訊息: 4

語言: Esperanto

alonsososo (顯示個人資料) 2016年8月9日上午5:03:39

Antaŭ nelonge mi legis artikolon en Balta Ondo pri la Unua Libro de Zamenhof. Tie mi vidis unuan fojon la skribmanieron Lazarj MarkoviĉZamenhof. Ĉu ni uzu tiun ĉi nomon pli ol la kutiman? Mi jam kompromisis per L. Zamenhof.

erinja (顯示個人資料) 2016年8月9日上午6:54:34

Kelkaj homoj havas plurajn nomojn, kaj oni elektas nomon laŭ lingvo kaj kunteksto. Kiel civitano de la rusa imperio, en la rusa lingvo, sendube tio estis la nomo de Zamenhof. Sed parolante Esperanton, ni ĝenerale uzu la nomojn kiun Zamenhof mem uzis en Esperanto, t.e. L.L. Zamenhof (Ludoviko Lazaro).

alonsososo (顯示個人資料) 2016年8月9日下午9:04:38

Jes plurajn nomojn, sed nur unu veran, administracie rekognitan ni havas. Kaŝnomoj aŭ pseŭdonimoj estas alia afero. Do kiam ni parolas pri la efektiva persono, kiu iniciatis Esperanton, ni prenu la unuan nomon.

vincas (顯示個人資料) 2016年8月13日上午8:34:29

Bedaŭrinde ke la Unua Libro unue estis eldonita en ia azia lingvo sed ne en eŭropa lingvo.

回到上端