Al contingut

Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф) aŭ alia nomo?

de alonsososo, 9 d’agost de 2016

Missatges: 5

Llengua: Esperanto

alonsososo (Mostra el perfil) 9 d’agost de 2016 5.03.39

Antaŭ nelonge mi legis artikolon en Balta Ondo pri la Unua Libro de Zamenhof. Tie mi vidis unuan fojon la skribmanieron Lazarj MarkoviĉZamenhof. Ĉu ni uzu tiun ĉi nomon pli ol la kutiman? Mi jam kompromisis per L. Zamenhof.

erinja (Mostra el perfil) 9 d’agost de 2016 6.54.34

Kelkaj homoj havas plurajn nomojn, kaj oni elektas nomon laŭ lingvo kaj kunteksto. Kiel civitano de la rusa imperio, en la rusa lingvo, sendube tio estis la nomo de Zamenhof. Sed parolante Esperanton, ni ĝenerale uzu la nomojn kiun Zamenhof mem uzis en Esperanto, t.e. L.L. Zamenhof (Ludoviko Lazaro).

alonsososo (Mostra el perfil) 9 d’agost de 2016 21.04.38

Jes plurajn nomojn, sed nur unu veran, administracie rekognitan ni havas. Kaŝnomoj aŭ pseŭdonimoj estas alia afero. Do kiam ni parolas pri la efektiva persono, kiu iniciatis Esperanton, ni prenu la unuan nomon.

Тerurĉjo (Mostra el perfil) 10 d’agost de 2016 6.20.52

Markoviĉ ne estas nomo de L.L.Zamenhof, sed patronomo (отчество), vorto, kiu signifas "filo de Marko aŭ viro, kiu apartenas al genro de Marko", tradicia ruslingva dua parto de plenaj nomoj.

En tiama tempo Pollando apartenis al Rusa Imperio kaj laŭ la leĝoj de la imperio ĉiuj regnanoj havis similajn plenajn nomojn, eĉ pli mi diru - leĝa formo de la patronomo, kiun oni uzis en ĉiuj oficialaĵoj, estis ne Markoviĉ, sed Markov.

La iniciinto preferis en Esperantujo nomi sin kiel L.L. Zamenhof. laŭ mi, ni sekvu kaj estimu liajn deziron kaj elekton.

vincas (Mostra el perfil) 13 d’agost de 2016 8.34.29

Bedaŭrinde ke la Unua Libro unue estis eldonita en ia azia lingvo sed ne en eŭropa lingvo.

Tornar a dalt