Mesaĝoj: 5
Lingvo: Esperanto
trojo (Montri la profilon) 2005-julio-02 05:46:37
Mi pensas, ke ĉi tiu estas interesa artiklo (en Angla): http://www.cnn.com/2005/TECH/science/06/24/chickad...
"Tiuj gaje sona ĉirpoj el la arbo en la malantaŭ korto portas ne nur ĝojan mesaĝon. Ili komunikas surprize malsimplajn informojn pri kaŝitaj danĝeraj bestoj, raportis biologoj ĵaŭde."
Laŭ la artiklo, la birdokanto de la ĉikadio (= "chickadee" en Angla) estas malsimpla lingvo. Ankaŭ birdoj havas regionajn dialektojn. Mi miras.
Qwertie (Montri la profilon) 2005-julio-17 23:57:56
Kaj sxajnas al mi, ke birdo ne havas kapon tiel grandan por la cerbo necesa, por kompreni malsimplan lingvon.
inorez (Montri la profilon) 2005-oktobro-30 19:43:10
Nune, ekde kelkaj jaroj, la gomera fajfo estas instruata en insulaj lernejoj de La Gomera.
Mi ŝatus iam lerni ĝin!
Mi rimarkas ke ĉi tion ke mi diras ne estas pri birda lingvo, sed ĝi iometo ŝajnas al kurioza birdokanto, cxu?
Tjeri (Montri la profilon) 2011-septembro-08 06:37:01
cellus (Montri la profilon) 2011-septembro-08 07:05:21
inorez:Ĉu vi iam aŭdis babilado per gomeran fajfon?En la sepdekaj jaroj mi aŭdis radioprogramon en la sveda radio pri la fajfistoj sur La Gomera. Mi devas havi ĝin sur kasedo ie. Oni priskribis la lingvon tiel, ke oni fajfas parlante la hispanan per la lango. La diversaj vokaloj fariĝas fajfoj de diversa alteco. Mi memoras ke la "a" en "pesetas" havis tre malaltajn tonojn dum la e estis iom pli altaj. Iu skota fonetikisto lernis la lingvon "silbo"(?) kaj priskribis ĝin. Devus esti sufiĉe multe pri ĝi en la reto.
Nune, ekde kelkaj jaroj, la gomera fajfo estas instruata en insulaj lernejoj de La Gomera.
Mi ŝatus iam lerni ĝin!