Přejít k obsahu

Ciferaj datoj en Esperanto

od uživatele anton_cig ze dne 15. srpna 2016

Příspěvky: 5

Jazyk: Esperanto

anton_cig (Ukázat profil) 15. srpna 2016 20:44:50

Kiel skribi datojn cifere? Ekzemple, "Tio okazis la tridek unuan de Decembro en la jaro mil naŭ cent sepdek." Ĉu "Tio okazis en 1970-12-31", aŭ oni uzu alian prepozicion, aŭ tute alie?

sudanglo (Ukázat profil) 16. srpna 2016 10:55:54

La problem estas ke la diversaj nacioj ne uzas la saman konvencion.

Ekzemple por usonanoj '9/11' estas la dekunuan de Septembro sed por angloj tio estus la naŭan de Novembro.

Do por eviti miskomprenon, en Esperanto vi devas iom zorgi.

1970/Dec/31 estus klara, same 1970/31/Dec kaj 31/Dec/1970.

Tamen se vi volas tut-cifere skribi mi kredas ke 1970-12-31 estus bone komprenata - kaj rilate tiun specifan daton ankaŭ 31-12-1971, ĉar '31' ne povus referenci monaton.

Foje sur formuloj/aliĝiloj ktp kiujn vi devas plenumi oni donas etan help-indikon montrante la ordon en kiu oni devas la daton skibi .

akueck (Ukázat profil) 16. srpna 2016 14:27:30

anton_cig:Kiel skribi datojn cifere? Ekzemple, "Tio okazis la tridek unuan de Decembro en la jaro mil naŭ cent sepdek." Ĉu "Tio okazis en 1970-12-31", aŭ oni uzu alian prepozicion, aŭ tute alie?
Bonvole vidu tiun temfadenon.

anton_cig (Ukázat profil) 16. srpna 2016 17:05:18

Mi malbone formulis la demandon. Mi ne demandas pri la formato mem. Mi volas ekscii, kiel oni skribu la tutan frazon, kiam la dato estas en cifera formato: kiun propozicion uzi k. t. p.

akueck (Ukázat profil) 16. srpna 2016 18:22:21

anton_cig:Mi malbone formulis la demandon. Mi ne demandas pri la formato mem. Mi volas ekscii, kiel oni skribu la tutan frazon, kiam la dato estas en cifera formato: kiun propozicion uzi k. t. p.
Supoze ke la dato aperas en la formato "1732-02-22".

Lau modelfrazo trovebla en la Fundamenta Ekzercaro §12 tio estas legata jene (mi citas la kompletan frazon):
"Georgo Vashington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua."

Miainterprete tion chi oni povas modifi sen tio, fari eraron, ekzemple tiel:

"Georgo Vashington estis naskita la dudek duan de Februaro mil sepcent tridek du."
(Oni elizias "de la jaro" kaj subkomprenas, ke "mil sepcent tridek du" estas la numero de la jaro.)

Se anstatau la akuzativon en "la dudek duan" oni volas uzi prepozicion, tiam taugas "en"; bazo: jena modelfazo en la Fundamenta Ekzercaro §12:
"Kion Dio kreis en la sesa tago?".

Ankau eblas uzi "je". Tio chi taugas okaze de indiko je dato kaj horo, ekzemple en jena telegramstilo:
"La trajno alvenos je 2016-08-20 08:50 CEST", kion mi legas tiel:
"La trajno alvenos en {au: je} la dudeka de Augusto du mil dek ses je la oka horo kaj kvindek minutoj lau la Centr-Europa Somera Tempo."

Zpět na začátek