去目錄頁

Kio estas la malsamo?

gregorynacu, 2016年8月16日

讯息: 3

语言: Esperanto

gregorynacu (显示个人资料) 2016年8月16日上午4:16:41

Kio estas la malsamo inter malsamo kaj diferenco?

Tiurilate, Kio estas la diferenco inter diferenco kaj malsamo?

Krom tio ke mi preferas malsamo-n, kaj taksas ĝin pli simpla. Ĉu ne diferenco estas pli matematika termino?

sudanglo (显示个人资料) 2016年8月16日上午11:45:35

Sufiĉe subtila afero - diferencigi malsam- de diferenc-

Certe, sur la matematika kampo, la diferenco inter ses kaj unu estas kvin - vidu la duan difinon en PIV. Kaj la Tekstaro konfirmas .

La diferenco en la aĝo de ambaŭ knabinoj povis esti ...
... estas samaĝaj; nur kelkaj tagoj ilin diferencigas
li pagis la diferencon per sia propra mono
kvazaŭ la diferenco inter iliaj aĝoj estus multe pli granda


Sed oni diras 'malsamaj lingvoj', 'malsamaj aŭtoroj', 'malsamaj opinioj' - eble por emfazi la ne-identecon, la apartecon,.

Parenteze, mi, persone, preferus diri Kio estas diferenco inter ... ol Kio estas la malsamo inter ...

opalo (显示个人资料) 2016年8月16日下午8:19:31

Ne sama kaj malsama ne samas! Diferencaj aĵoj povas esti preskaŭ samaj, sed malsamaj aĵoj kontrastas kaj konsidereblas kiel paro de kontraŭaj aĵoj. Kompreneble, ne ĉiuj atentas la nuancon, ĉar eĉ tre similaj objektoj povas posedi diferencojn, kiujn oni povus konsideri aparte en paroj de malsamaj ecoj.

回到上端