Skip to the content

Pri rusa lingvo

by Gradski, March 11, 2008

Messages: 13

Language: Русский

Gradski (User's profile) March 12, 2008, 12:57:32 AM

Jev, mi vere ne komprenas kial nur por rusparolantojn, okazas ke se mi havas demandon por rusparolantojn mi devas demandi al ili ĉi tie, kaj kiel vi povus konstati (legante la respondo al mian anoncon en la eo-parto) ĉi tie la rusparolantojn povas helpi al mi pli.

Pimen (User's profile) March 12, 2008, 6:56:11 AM

Jev:Sub "En Esperanto"-parto estas bona forumo pri diversaj lingvoj. Bv. skribi tie. Tio cxi estas forumo por diskutoj en la rusa kaj skribi oni povas nur en la rusa. Dankon.
Gradski продолжил тему на
http://ru.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=2...

Jev (User's profile) March 12, 2008, 10:52:13 AM

Gradski:Jev, mi vere ne komprenas kial nur por rusparolantojn, okazas ke se mi havas demandon por rusparolantojn mi devas demandi al ili ĉi tie, kaj kiel vi povus konstati (legante la respondo al mian anoncon en la eo-parto) ĉi tie la rusparolantojn povas helpi al mi pli.
Ĉio estas simpla, ni ne volas ke aperu malordo en la forumoj. La ruslingvaj forumoj celas plejparte komencantojn, kiuj ankoraŭ ne kapablas skribi en Esperanto, sed jam nun volas diskuti kun esperantistoj. La dua celo de nacilingvaj forumoj estas reklami Esperanton kaj informi pri Esperanto neesperantistojn. Via mesaĝo taŭgas nek por la unua celo, nek por la dua.

Se vi havas demandon en Esperanto por rusoj, ili tute facile povos respondi al vi en alia parto de la forumoj, kiuj estas kreitaj por diskutoj en Esperanto. Tie jam estas bona parto "Pri aliaj lingvoj" kaj vi povas tie demandi rusojn pri io ajn en Esperanto.

Mi esperas, ke nun ĉio estas klara kaj post iom da tempo mi forigos tiun ĉi fadenon, ĉar ĝi estas senutila. rideto.gif

Back to the top