Ku rupapuro rw'ibirimwo

-enta -ita -ento -anta -into

ca, kivuye

Ubutumwa 4

ururimi: Esperanto

Leon14a (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyandagaro 2016 00:52:34

Kio signifas ĉi tiuj finaĵoj?
-ento, -into,-inta..k.t.p
Mi eklernas esperanton kaj mi legas tiujn oftege. Kio signifas tiujn?

erinja (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyandagaro 2016 07:29:15

-ento ne estas finaĵo, kelkaj vortoj simple finiĝas tiel.

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyandagaro 2016 11:23:35

Kiel diris Erinja, -ent ne estas vera afikso.

Tio estas oni ne povas libere konstrui vortojn aldonante ĝin, kvankam estas kelkaj vortoj, kiuj unua-vide konstruiĝis tiel - student, prezidento, regento - kie on eĉ povas flari komunan signifon en la pseŭdo-sufikso.

Studanto = iu kiu studas
Studento = iu kiu studas ĉe supera lernejo - universitatano aŭ kolegiano

Prezidanto = iu kiu prezidas - prezidanto de nia klubo
Prezidento = iu kiu okupas la plej altan politikon oficon en kelkaj landoj - la usona prezidento

Regento = iu kiu portempe rolas kiel reĝo, anstataŭas reĝon.

Leon14a (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyandagaro 2016 12:40:44

Dankegon!

Subira ku ntango