前往目錄

Ĉu indas aliĝi al UEA?

貼文者: melitopolano, 2016年8月18日

訊息: 12

語言: Esperanto

melitopolano (顯示個人資料) 2016年8月18日上午7:57:08

Saluton! Post vizito al la retejo de UEA, mi havas kelkajn demandojn por membroj (speciale dumvivaj) de la organizaĵo. Kio fakte estas aliĝo? Vi pagis, kaj kio poste? Ĉu vi ekhavis ian dokumenton, rajtilon aŭ pasporton de UEA? Ĉu vi havas iajn avantaĝojn, krom senpagajn revuojn kaj kongresajn rabatojn?

akueck (顯示個人資料) 2016年8月21日上午8:12:13

melitopolano:Kio fakte estas aliĝo?
Ago, sekve de kiu oni ricevas UEA-membrokodajhon, la rajton farighi UEA-delegito kaj - depende de la membrecospeco - ekzemple ankau la UEA-Jarlibron.

melitopolano:Vi pagis, kaj kio poste? Ĉu vi ekhavis ian dokumenton, rajtilon aŭ pasporton de UEA?
Mi ne estas dumviva membro, sed simpla(?) membro (cetere kun Jarlibro) kaj pagas en chiu jaro la kotizon. Post pago mi ricevas leteron, en kiu mia UEA-membreco estas atestita.

melitopolano:Ĉu vi havas iajn avantaĝojn, krom senpagajn revuojn kaj kongresajn rabatojn?
Mi ne nomus jenon avantagho, sed "io, kio plachas al mi": Char mi estas ankau UEA-fakdelegito en Germanujo, en la UEA-Jarlibro mia vilagho (Rechtenfleth) aperas ankau en ghia mapo mantranta lokojn en Germanujo, kie estas UEA-delegitoj. Pri tio chi mi estas iomete fiera ridulo.gif
(Tiaj aldonaj mapoj estas tamen nur pri Germanujo kaj Francujo.)

Nerekta avantagho konsistas kredeble el jeno (almenau en mia okazo): Per membreco en UEA oni finance subtenas ghin kaj kontribuas al tio, ke ekzemple Universalaj Kongresoj kaj Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo de UEA povu okazi plu. Kaj partoprenado je tiaj aranghoj ofte pliagrabligas la libertempon.

melitopolano (顯示個人資料) 2016年8月21日下午12:20:39

akueck:Mi ne estas dumviva membro, sed simpla(?) membro (cetere kun Jarlibro) kaj pagas en chiu jaro la kotizon. Post pago mi ricevas leteron, en kiu mia UEA-membreco estas atestita.
Do, ĉiujare vi trovas en via poŝtkesto la novan leteron, kiu atestas vian membrecon dum la sekva jaro, ĉu?

akueck (顯示個人資料) 2016年8月21日下午1:28:27

melitopolano:
akueck:Mi ne estas dumviva membro, sed simpla(?) membro (cetere kun Jarlibro) kaj pagas en chiu jaro la kotizon. Post pago mi ricevas leteron, en kiu mia UEA-membreco estas atestita.
Do, ĉiujare vi trovas en via poŝtkesto la novan leteron, kiu atestas vian membrecon dum la sekva jaro, ĉu?
Jes.

Vestitor (顯示個人資料) 2016年8月21日下午1:56:57

Mi estas eble malmoderna, sed mi preferus ricevi aneco-karto, tial ke mi sentas membro de ion konkreta.

melitopolano (顯示個人資料) 2016年8月21日下午2:43:57

Vestitor:Mi estas eble malmoderna, sed mi preferus ricevi aneco-karto, tial ke mi sentas membro de ion konkreta.
Verŝajne, elfarado kaj elsendo de membrokarto estus tro multekosta, kiel por kvin-eŭra unujara kategorio. Sed por dumvivaj membroj oni povus fari ian identigan karton.

Vestitor (顯示個人資料) 2016年8月21日下午3:59:20

Nur kvin-eŭroj? Mi loĝas en Nederlando, do ĝi estas pli altekosta (11 eŭroj por bazo-membreco, kaj 26 eŭroj kun retan version de La Revuo Esperanto). Bone, ĝi ne estas fortuno, sed la ekonomie defiitaj homoj en okcidenta Eŭropo ne ĝuas reduktojn. Ili pensas ke ni ĉiuj povas havigi ĉion.

Frano (顯示個人資料) 2016年12月16日下午7:02:08

Vinisus (顯示個人資料) 2016年12月16日下午9:32:43

Nuntempe, por kio taŭgas UEA?

Altebrilas (顯示個人資料) 2016年12月17日上午10:42:15

Frano:externalImage.png

La membrokvanto de UEA falegis
Ŝajnas, ke tio komencis okaze de la fino de la malvarma milito kaj de Sovetunio, kaj de la disvastigo de novliberala sistemo en kontinenta Eŭropo.

Ĉu ekzistas rilato?

回到上端