Więcej

kiel oni diras "on second thoughts" en Esperanto?

od phi500ac, 20 sierpnia 2016

Wpisy: 9

Język: Esperanto

phi500ac (Pokaż profil) 20 sierpnia 2016, 05:20:11

Mi volas lerni kiel oni diras "on second thoughts" en Esperanto. Ŝajnas al mi ke tiu frazo varias laŭ la nacieco de la parolanto. Ĉinoj diras "je du pensoj", Brazilanoj diras "pli bone pensante", Amerikanoj diras "post duajn pensojn", kaj tiel plu. Ĉu estas idioma maniero por diri tion?

sudanglo (Pokaż profil) 20 sierpnia 2016, 09:59:18

Esperanto is largely a non-idiomatic language. The guiding principle is clarity rather than, as in national languages, conformity with what most speakers would say.

As regards 'on second thoughts', there is apparently ( according to a discussion here ) not even consistency between speakers of English on different continents. So some say 'on second thought' (singular) while it's 'on second thoughts' (plural) in the Queen's English.

It would make Esperanto very difficult and rather defeat its purpose if also in Esperanto you had to attend to such subtleties in order not to sound odd.

So in Esperanto it doesn't much matter whether you say je re-konsidero, or plu pensinte, or pripensante tion denove ,or je re-penso, or any other expression that gets at the intended meaning in the relevant context..

novatago (Pokaż profil) 20 sierpnia 2016, 10:20:52

Mi malfacile komprenus “je du pensoj” kaj “post duaj pensoj”. La sugestoj de sudanglo, kiu devus skribi en la Esperanta en Esperantaj fadenoj, estas bonaj. Mi dirus “post pensi ĝin pli bone”.

Ĝis, Novatago.

sudanglo (Pokaż profil) 20 sierpnia 2016, 10:48:41

Ĉar la demando estas pri anglalingva esprimo kaj venis de usonano, mi supozas ke konvenas respondi anglalingve. Cetere mi eĉ ne rimarkis ke oni stampis la fadenon per 'Esperanto'

Tamen por via distro mi enmetis mian tekston en Google Translate, kaj ĝi replikis jene.

Esperanto estas plejparte ne-idioma lingvo. La gvida principo estas klareco prefere ol, kiel en naciaj lingvoj, konforme al kio plej parolantoj dirus.

Kiel salutoj 'sur dua penso', estas ŝajne (laŭ diskuto tie) eĉ consistencia inter parolantoj de la angla sur malsamaj kontinentoj. Tial iuj diras 'sur dua penso' (singulara) dum ĝi estas 'sur dua penso' (pluralo) en la Reĝina angla.

Ĝi farus Esperanton tre malfacila kaj pli venki sian celon se ankaŭ en Esperanto oni devis ĉeesti al tiaj subtilecoj por ne soni strange.

Do en Esperanto tio ne multe gravas, ĉu vi diras je re-konsidero, aŭ plu pensinte, aŭ pripensante tion denove, aŭ je re-penso, aŭ ajna alia esprimo kiu alvenas ĉe la intencita signifo en la koncerna kunteksto ..


Kelkaj bizaraĵoj certe - se ne entute malbone, ĉu ne?

NB idiomatic = idiotisma, ne idioma

sudanglo (Pokaż profil) 20 sierpnia 2016, 11:22:35

novatago:La sugestoj de sudanglo estas bonaj , ..... Mi dirus “post pensi ĝin pli bone”.
Novatago.
Jen kion diras PMEG:

La ĉi-antaŭaj klarigoj pri rolvortetoj kaj I-verboj priskribas la tradician staton de la lingvo, en kiu regas forta malemo uzi rolvortetojn antaŭ I-verbo (escepte de por, anstataŭ, krom kaj sen). En multaj lingvoj oni tamen uzas rolvortetojn multe pli libere en tiaj konstruoj. La Esperanta tradicio estas malfacile klarigebla per logikaj argumentoj. Esence ĝi estas arbitra tabuo.

Lastatempe (t.e. en la komenco de la 2000-aj jaroj) oni povas rimarki tendencon rompi tiun tabuon, precipe ĉe junaj Esperantoparolantoj. Pli kaj pli ofte oni aŭdas frazojn kun rolvortetoj kiel pri, pro, dum, post k.a. antaŭ I-verbo en maniero, kiu povas soni strange aŭ eĉ erare al tiuj, kiuj alkutimiĝis al la tradicia uzo. Jen tipaj ekzemploj:

•Li jam aŭdis pri Esperanto kaj esprimis intereson pri lerni la lingvon. Tradicie: ...intereson lerni la lingvon.
•Li ekfamiĝis en Esperantujo pro gajni la ĉefpremion de la Belartaj Konkursoj. Tradicie: ...ĉar li gajnis...
•Ni ĝoje babilis dum promeni tra la flughaveno. Tradicie: ...dum ni promenis... / ...promenante...
•Tuj post enlitiĝi li ekdormis. Tradicie: Tuj post kiam li enlitiĝis... / Tuj enlitiĝinte...


En la ĉi-antaŭaj klarigoj de la tradicia uzo multaj ekzemploj de rolvorteto antaŭ I-verbo estas markitaj kiel eraraj aŭ evitindaj, per steletoj. Se daŭros la tendenco al pli vasta uzo de rolvortetoj antaŭ I-verboj, eble en estontaj eldonoj de tiu ĉi gramatiko iuj el tiuj steletoj estos forprenitaj.


Ĉu hazarde vi estas juna, Novatago?

phi500ac (Pokaż profil) 20 sierpnia 2016, 13:48:11

Mi tre ŝatis "je rekonsidero". Mi kredas ke tiu frazo transsendas la mesaĝon pli bone ol la aliaj. Mi dankas al sudanglo pro tiu sugestio.

novatago (Pokaż profil) 22 sierpnia 2016, 10:13:27

sudanglo:
Ĉu hazarde vi estas juna, Novatago?
Mi ne scias ĉu hazarde, sed ja pli ol vi. ridulo.gif

Tamen, ĉiu tago iom malpli juna.

Ĝis, Novatago.

raffadalbo (Pokaż profil) 22 sierpnia 2016, 14:05:42

sudanglo+Google:Ĝi farus Esperanton tre malfacila kaj pli venki sian celon se ankaŭ en Esperanto oni devis ĉeesti al tiaj subtilecoj por ne soni strange.
Jes, laŭ mi vi tute pravas kaj ofte oni forgesas tiun gravan punkton. ridulo.gif

ainel (Pokaż profil) 6 września 2016, 20:07:23

according to the spirit of the language, I guess it'd be_ repense, rekonsid(erint)e
ridulo.gif

Wróć do góry