Til indholdet

Esperanto Practice for English Speakers

af gumichano, 20. aug. 2016

Meddelelser: 6

Sprog: English

gumichano (Vise profilen) 20. aug. 2016 18.53.13

Purpose: To post anything, as long as it's in Esperanto for practice with building sentences.

gumichano (Vise profilen) 20. aug. 2016 18.53.45

Saluton! Kiel vi fartas?

Vestitor (Vise profilen) 20. aug. 2016 23.26.20

Saluton. Mi bone fartas. Sed bedaŭrinde mi devas dormi. Espere, iu alia povas daŭri la diskuton!

mkj1887 (Vise profilen) 4. sep. 2016 23.51.40

La Fiera Ribelulo estas Vakerfilmo, kolore, de la jaro 1958. Ĝi estas la rakonto de vidva Konfederana eksmilitisto kaj sia muta filo kiuj luktas por elfari novan vivon inter foje malamikaj najbaroj en la mezokcidentmerko. Malgraŭ la implico de la titolo, la ĉefa rolulo en “La Fiera Ribelulo” ne koncernas sin multe pri sia Suda pasinteco, sed trovas sian vivon komplika pro regiona antaŭjuĝo.

Intrigo
Eksa Konfederana soldato, John Chandler venintas al Illinois-a urbeto kun sia 10-jaraĝa filo David por vidi D-ron Enos Davis. La knabo estis frapita muta post propra-okule vidi la morton de sia patrino en incendio, kaj jam ne diris vorton poste. D-ro Davis rekomendas operacion fare de kuracisto kiun li konas en Minnesota.


Grego de ŝafoj blokante ilian irvojon, John igas sian alte-trejnitan hundon Lance malbari la vojon. La ŝafoj apartenas al brut-bienisto Harry Burleigh kaj liaj filoj, Jeb kaj Tom, kiuj provas ŝteli la hundon. John batalas ilin dum preterpasanto, Linnett Moore, tenas la infanon. Harry senkonsciigas na John, verŝas viskion sur lin, tiam disbabilas pri esti atakita fare de ebriulo.

La juĝisto eldiras la juĝdecidon, ke John devas pagi na $30 aŭ plenumi kondamnon de 30 tagoj en la malliberejo. Linnett intervenas, proponante al la juĝisto, ke Chandler povas kvitiĝi sur ŝia bieno. Interŝanĝe ŝi ofertas kovri la monpunon, por, ke li estos liberigita. Chandler unue malkonsentas, sed estas persvadita per ŝia komplezemo. Kun la paso de la tempo, li eltrovas, ke Linnett estas premata fare de la superregema Burleigh por vendi ŝian terpecon al li, ĉar ŝia terpeco estas blokanta facilan alireblecon de liaj ŝafoj al paŝtejo kaj la fervojo. Iom-post-iome, John kaj Linnett pli proksimiĝas, malgraŭ tio, ke John estas decidinta resti distanca, sciante, ke si kaj sia filo baldaŭ foriros.

Vojaĝo al Minnesota por kuracado estos multekosta. John ne akceptos ajnan el la aĉet-ofertoj por sia rimarkinda hundo Lance, kiun la knabo amas, sed post kiam la knabo estas mokita kaj atakita fare de surlokaj infanoj, John decidas vendi sian hundon post ĉio por financi la vojaĝon de sia filo. Li petas al Linnett akompani la knabon norden dum li rekonstruas la grenejon, forbruligitan fare de la de Burleigh-uloj en provo devigi na Linnett vendi sian bienon kaj foriri.

La kuracista operacio ne sukcesas, kaj David estas korbatita, je reveninte hejmen, trovi, ke la hundo ne plu estas ilia. John iras al la Burleigh-anoj por provi reakiri ĝin kaj trovas, ke la hundo estas mistrakata fare de ili. Harry redonas la hundon, sed igas siajn filojn pretaj por pafmortigi na John kiel ŝtelanton. La knabo elkriegas por savi la vivon de sia patro. Finfine, John pafas na Harry kaj lian pli aĝan filon, tiam revenas al Linnett kun la hundo kaj David, nun pova paroli.

drato (Vise profilen) 12. sep. 2016 14.08.29

Mi estas komencante ankaŭ. Mi provos daŭrigi ĉi tiu diskuton.

mkj1887 (Vise profilen) 12. sep. 2016 19.29.02

Ĝenaj Ĝemeloj: Wodehouse kaj Roosevelt
(En la Publika Regno. Neniuj rajtoj rezervitaj.)

La rakontisto P.G. (“Plum”) Wodehouse kaj la (iama) prezidento F.D. Roosevelt havis du rimarkindajn ĝenajn komunaĵojn.

1. La unua parto de la familia nomo estas prononcata male de la maniero kiun oni supozus surbaze de la literumado de la nomo: “WOOD—”, ne “WOAD—”, kaj “ROSE—” (kiel la floro), ne “ROOZ—”.

2. Ambaǔ alparolis la Usonan publikon per radio-elsendo en la jaro 1941, kaj la alparolo estis ligita iamaniere al “fifamo”. La kazo de Roosevlt estas bone konata. La kazo de Wodehouse estas jene: Li estis Brito loĝanta en Francio je la komenco de la Dua Mondmilito, kaj Wodehouse estis inter la homoj kiujn kaptis la Germanoj. Jam delonge Wodehouse estis mondfama rakontisto. Do la Germanoj invitis lin fari radio-elsendon por informi liajn amikojn kaj admirantojn, ke li ne malbonfartas. Wodehouse akceptis la proponon, sed tiutempe Britio estis en milito kontraǔ Germanio, kaj do iuj en Britio akuzis lin je ŝtatperfido, ke li “kunlaboris” kun la Germanoj. Do jen la “fifamo”: akuzo kontraǔ li pri ŝtatperfido. (Wodehouse replikis, ke li celis trankviligi siajn amikojn kaj admirantojn en Usono, Usono tiutempe ankoraǔ ne estante militanta kontraǔ Germanio.)

(fino de dokumento)

Tilbage til start