إلى المحتويات

Simpla demando pri infinitivoj

من Sethamajig, 22 أغسطس، 2016

المشاركات: 10

لغة: Esperanto

Sethamajig (عرض الملف الشخصي) 22 أغسطس، 2016 1:20:49 م

Saluton! Jam du tagojn mi scivolas kiel esprimi apartan frazon, sed mi ne estas tute certa pri unu el miaj tradukoj. La frazo estas la jena (angle): I do not feel comfortable talking about that.

Mi scias, ke vi simple povas diri "mi ne volas paroli pri tio," sed mi volas lerni ion de ĉi tiu okazo. Jen miaj du tradukoj.

Mi ne sentas min komforta parolante pri tio.

Mi ne sentas min komforta paroli pri tio.

Mi sentas, ke la unua frazo estas ĝusta, sed mi volas certiĝi. Ĉu oni povas diri la lastan frazon kaj esti prava?

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 22 أغسطس، 2016 5:32:33 م

Mi ne sentas min komforta parolante pri tio.
Mi ne sentas min komforta paroli pri tio.

Mi sentas, ke la unua frazo estas ĝusta, sed mi volas certiĝi. Ĉu oni povas diri la lastan frazon kaj esti prava?
There are certainly some adjectives that can be directly followed by an infinitive in Esperanto e.g preta fari; kapabla fari.

But can you say 'mi estas komforta paroli'? I think not. And as a reason I would give that you cannot say 'mi komfortas paroli'.

Ŝajnas al mi ke ĉiam kiam oni povas diri mi estas X-a Y-I, oni ankaŭ povas diri mi X-as Y-I.

Ekz. mi estas preta akcepti (mi pretas akcepti)

melitopolano (عرض الملف الشخصي) 22 أغسطس، 2016 6:05:44 م

Adjektivoj kutime karakterizas substantivojn, do Mi ne sentas min komforta identas al Mi ne sentas, ke mi estas komforta. Evidente, tio ne estas ĝusta. Komforta povas esti brakseĝo, banujo, ĉambro k.t.p., sed ne persono.

Mi sentas min (kiel?) komforte ŝajnas korekta. Ĉi tie la adverbo komforte karakterizas la verbon sentas.

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 25 أغسطس، 2016 11:43:41 ص

melitopolano:Adjektivoj kutime karakterizas substantivojn, do Mi ne sentas min komforta identas al Mi ne sentas, ke mi estas komforta. Evidente, tio ne estas ĝusta. Komforta povas esti brakseĝo, banujo, ĉambro k.t.p., sed ne persono.
Mi trovas tion iom tro pedanta. Ŝajnas al mi ke oni povas ankaŭ uzi 'komforta' en la senco de angle 'at ease' (ne ĝenata, ne embarasita)
Mi sentas min (kiel?) komforte ŝajnas korekta. Ĉi tie la adverbo komforte karakterizas la verbon sentas
Ĉu vere? Oni povus eble argumenti tiel , sed oni ankaŭ povas argumenti por priskribo de mi.

Mi ne sentus min komforta parolante pri .. estas iom pli klara.
Se oni uzus 'komforte' estus teorie ebla, ke oni kvalifikas la paroladon

Oni povus eviti la elekton dirante Mi ne komfortus parolante pri ...

melitopolano (عرض الملف الشخصي) 25 أغسطس، 2016 1:31:58 م

sudanglo:Mi ne sentus min komforta parolante pri .. estas iom pli klara.
Tio ŝajnas al mi male, sed eble alilingvaj kutimoj konfuzas min.

sudanglo:Oni povus eviti la elekton dirante Mi ne komfortus parolante pri ...
Kaj kio pri Paroli pri ... ne komfortus al mi?

opalo (عرض الملف الشخصي) 25 أغسطس، 2016 4:41:53 م

Ŝajne, anglaj-esperantaj vortaroj ne distingas la du signifojn de la angla vorto comfortable kaj mi suspektas ke je frua epoko anglalingvanoj komencis uzi komforta por ambaŭ. Mi ne certas ke la dua uzo estas sufiĉe malbonstila por kondamno.

Mi dirus: Maltrankviligas min iomete, paroli pri tio aŭ simple Mi ne ŝatas paroli pri tio.
Uzante komforto: Mi ne estas en komforto parolante pri tio.
Pli klare: Mi ne estas en mensa komforto kiam mi devas paroli pri tio.
Aŭ: Mi ne estus en komforto se mi devus paroli pri tio.

En la frazo Mi ne estas en komforto paroli pri tio, mi sentas ke mankas firma ligo inter la infinitivo kaj la unua parto.
Tamen mi ne konsideras ĝin erara.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 25 أغسطس، 2016 11:10:20 م

Paroli pri tio ne komfortus al mi.
Ne komfortus al mi paroli pri tio.
12 silaboj.

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 26 أغسطس، 2016 11:30:15 ص

Se la nombro de silaboj gravas, eble plej mallonge oni diru:

Ĝenus min paroli pri ..

Plu esplorante, mi trovis kritikon ke komfortigi en la senco de 'konsoli' (he comforted the grieving women) estas anglismo, sed mi trovis multajn trafojn en la reto por malkomfortigi en la senco de to discomfort (igi iun malkomforta)

opalo (عرض الملف الشخصي) 26 أغسطس، 2016 1:20:48 م

En frua novelo de Marjorie Boulton, La kaptilo de Dio, troveblas "Mi estas komforta, via Moŝto. Dankon."

La novelo gajnis la kvaran premion de prozo en la Belartaj Konkursoj de 1953. Oni devas dedukti, ke se la juĝantoj konsideris tion dubinda uzo, ili ne konsideris ĝin sufiĉe erara por modifo.

Mi rimarkas tamen ke, laŭŝajne, ne-anglalingvanoj preferas esti komforte ktp.

Esperantinus (عرض الملف الشخصي) 2 سبتمبر، 2016 9:05:25 م

Mia denaska lingvo estas la Nederlanda kiu, kiel multaj lingvoj, distingajn formoj por la infinitivo kaj la participoj. Tamen mi lernas ke en la frazoj "my brother is swimming" kaj "his recreation is swimming" la formo "swimming" havas malsaman funkcion. Iel laŭ mia sento en via ekzemplo "talking" havas la saman funkcion kiel "swimming" en la frazo de la frato. Tial mi preferus "parolante". Sed mi ne estas profesia lingvisto, kiel mi jam diris mi respondas laŭ mia intuicio.

عودة للاعلى