Al la enhavo

Mi bezonas helpon el vi

de Leon14a, 2016-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Leon14a (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-26 01:51:58

Mi bezonas praktiki la vortfaradon. Ĉu iu el ĉiuj vi scias facilan manieron por mia plifacila ellernado? Miaopinie, mi nun estas senimagohava.

Urho (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-26 09:11:22

Al mi lernu!-vortaro estas bona loko por cerbumi la vortfaradon de Esperanto:
nemalhavebla (ne·mal·hav·ebl·a ← hav·i)
senimagohava (sen·imago·hav·a ← hav·i) ← demando.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-28 12:52:05

Ju pli simple, des pli bone.

Estas principo de neceso kaj sufiĉo: kiam elemento jam enhavas ideon, oni evitu meti la saman ideon en alian elementon. Ekz: "sen" jam signifas "ne havante". Do vi ne bezonas la radikon "hav" en la farado de via vorto:

senimagohava -> senimaga aŭ neimagohava.

Povas esti ankaŭ malimagema aŭ neimagema (kiu havas neniom aŭ malmulte da imago).

Nemalhavebla povas ankaŭ simpliĝi al havenda aŭ havendega.

Serĉu vortojn en vortaroj, kaj vidu kiel oni konstruis ilin.

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-28 12:54:37

Vi povas proponi viajn proprajn vortfaradojn, kun ekzempla frazo; la uzantoj de lernu! diros al vi ĉu ili estas taŭgaj aŭ ne.

Reen al la supro