去目錄頁

Mi bezonas helpon el vi

Leon14a, 2016年8月26日

讯息: 4

语言: Esperanto

Leon14a (显示个人资料) 2016年8月26日上午1:51:58

Mi bezonas praktiki la vortfaradon. Ĉu iu el ĉiuj vi scias facilan manieron por mia plifacila ellernado? Miaopinie, mi nun estas senimagohava.

Urho (显示个人资料) 2016年8月26日上午9:11:22

Al mi lernu!-vortaro estas bona loko por cerbumi la vortfaradon de Esperanto:
nemalhavebla (ne·mal·hav·ebl·a ← hav·i)
senimagohava (sen·imago·hav·a ← hav·i) ← demando.gif

Altebrilas (显示个人资料) 2016年8月28日下午12:52:05

Ju pli simple, des pli bone.

Estas principo de neceso kaj sufiĉo: kiam elemento jam enhavas ideon, oni evitu meti la saman ideon en alian elementon. Ekz: "sen" jam signifas "ne havante". Do vi ne bezonas la radikon "hav" en la farado de via vorto:

senimagohava -> senimaga aŭ neimagohava.

Povas esti ankaŭ malimagema aŭ neimagema (kiu havas neniom aŭ malmulte da imago).

Nemalhavebla povas ankaŭ simpliĝi al havenda aŭ havendega.

Serĉu vortojn en vortaroj, kaj vidu kiel oni konstruis ilin.

Altebrilas (显示个人资料) 2016年8月28日下午12:54:37

Vi povas proponi viajn proprajn vortfaradojn, kun ekzempla frazo; la uzantoj de lernu! diros al vi ĉu ili estas taŭgaj aŭ ne.

回到上端