Al contingut

Bonaj libroj en Esperanto

de melitopolano, 26 d’agost de 2016

Missatges: 4

Llengua: Esperanto

melitopolano (Mostra el perfil) 26 d’agost de 2016 13.10.46

Mi volus aĉeti iom da libroj en UEA-katalogo, sed tute ne spertas pri esperantaj verkistoj kaj tradukistoj. Post tralego de recenzojn ŝajnas, ke serioza manko de multaj libroj estas stilo. Do kiuj beletraj verkoj (inkluzive tradukitaj) prezentas altnivelan kaj imitindan stilon?

thyrolf (Mostra el perfil) 26 d’agost de 2016 17.06.20

Por mi ankoraŭ la libroj de Stellan Engholm estas faszinaj. (Torento-trilogio). Ili ne estas tre longaj, kaj kun neekscita, plejofte simpla lingvaĵo rakontas pri grupo de infanoj en iu sveda (?) urbeto, en la tiam moderna laborista medio. Sed ne la medio, sed la infanoj /gejunuloj kreskantaj estas la temo.

La dua ankaŭ klasika libro laŭ mi nepre rekomendinda estas "Kiel akvo de l'Rivero" de Raymond Schwartz. Ĝi ampleksas plurajn jardekojn kaj rakontas pri iu franco Pierre Touchard de 1913 ĝis post la dua mondmilito. Ĝi estas tre vivece, ofte humura, sed rakontas serioze pri la vivo de unuopulo.

Kiu volas torturi sin, povas legi "Regulus" de Lorjak. Li montras, ĝis kiu grado oni povas ŝarĝi Esperanton per neologismoj, sed la rakonto, krimo el mezaĝo antaŭ ĉ. 500 jaroj?, estas unuranga.

La eseo "La bona lingvo" de Claude Piron estas elŝutebla el la interreto, estas sprita laŭdo de Esperanto.

Kaj fine: mi tre ĝuis la vere interesan kolekton de intervjuoj de Esperantistoj en la libreto "Vivprotokoloj", kiuj verŝajne estas kolektataj dum pluraj Universalaj Kongresoj (?)

Tiom mia malgranda listo

raffadalbo (Mostra el perfil) 27 d’agost de 2016 20.11.11

Mi tre ŝatas la verkojn de Istvan Nemere, kiuj estas ankaŭ bone kaj klare skribitaj. Mi legis "La Fermita Urbo" kaj "Sur Kampo Granita". Ankaŭ mi ŝatis "Pro kio?", kiu estas policromano verkita en 1920; la frazoj estas foje strangaj sed kompreneblaj kaj estas ankaŭ interese vidi la socio de tiuj jaroj. Kaj fine mi ŝatis "Landoj de l' Fantazio" de T. Jung.

mkj1887 (Mostra el perfil) 11 de desembre de 2016 14.24.36

thyrolf:Por mi ankoraŭ la libroj de Stellan Engholm estas faszinaj. (Torento-trilogio). Ili ne estas tre longaj, kaj kun neekscita, plejofte simpla lingvaĵo rakontas pri grupo de infanoj en iu sveda (?) urbeto, en la tiam moderna laborista medio. Sed ne la medio, sed la infanoj /gejunuloj kreskantaj estas la temo.

La dua ankaŭ klasika libro laŭ mi nepre rekomendinda estas "Kiel akvo de l'Rivero" de Raymond Schwartz. Ĝi ampleksas plurajn jardekojn kaj rakontas pri iu franco Pierre Touchard de 1913 ĝis post la dua mondmilito. Ĝi estas tre vivece, ofte humura, sed rakontas serioze pri la vivo de unuopulo.

Kiu volas torturi sin, povas legi "Regulus" de Lorjak. Li montras, ĝis kiu grado oni povas ŝarĝi Esperanton per neologismoj, sed la rakonto, krimo el mezaĝo antaŭ ĉ. 500 jaroj?, estas unuranga.

La eseo "La bona lingvo" de Claude Piron estas elŝutebla el la interreto, estas sprita laŭdo de Esperanto.

Kaj fine: mi tre ĝuis la vere interesan kolekton de intervjuoj de Esperantistoj en la libreto "Vivprotokoloj", kiuj verŝajne estas kolektataj dum pluraj Universalaj Kongresoj (?)

Tiom mia malgranda listo
Ĉu eble ‘Nuda Inter Lupoj’ estu sur via listo?

Tornar a dalt