去目錄頁

Esperanto: ŝanco en Argentinio kaj latinameriko?

maratonisto, 2016年8月26日

讯息: 4

语言: Esperanto

maratonisto (显示个人资料) 2016年8月26日下午7:17:37

Se en Argentino (kaj eble en tuta latinameriko) en lernejoj estus permesita Esperanto kiel fremdlingvo, mi supozas, ke multaj elektus Esperanton anstataŭ la angla pro kverelo por Insuloj Malvinaj.

Kion Vi pensas, ĉu eblas enkonduki Esperanton kiel fremdlingvon en argentinaj kaj latinamerikaj lernejoj?

Komence de jaroj 2000 la tiama prezidanto de la Hungara Esperanta Asocio Oskaro Princz konvinkis la funkciulojn de la Hungara Ministerio de Klerigado aldoni Esperanton al la listo de fremdlingvoj en hungaraj lernejoj. Ekde tiam ĉiujare preskaŭ 3000 altlernejanoj ekzameniĝas Esperanton kiel fremdlingvon por obteni altlernejan diplomon. Estas rimarkinda, ke S-ro Princz faris tion lerte kaj silente, sen peticioj kaj tamburado. Tamen li estis mezgrada funkciulo de la sistemo klerigada en Hungario kaj konis bone, kiel funkcias la klerigado.

Mi miras, ke en Brazilo oni provis enkonduki Esperanton en lernejojn en parlamenta nivelo kaj ne sukcesis. Laŭ mi la listo de fremdlingvoj estas kompetenco de Ministerio de Klerigado kaj ne indas enmiksi en tio la Parlamenton.

raffadalbo (显示个人资料) 2016年8月27日下午8:52:31

Mi ne bone konas la situacion en Argentino kaj ĝenerale en Sudameriko.

Tamen, mi serĉis interreton pri Brazilo kaj mi trovis kelkajn (surprizantajn) respondojn al viaj komentoj.
1) Ŝajne en Brazilo la Parlamento ja havas rolon pri tiu temo
2) Estas leĝpropono (vidu: PL 6162/2009 - Brazila Ĉambro de la Deputitoj), kiu petas ke oni "enkonduku la instruadon nedevigan de Esperanto en la lernejojn"
3) Bonŝance, ne veras ke oni "ne sukcesis". Male, se mi bone komprenis la portugalan, la parlamenta komisiono favoras la aprobon de la propono. Nur, post 7 jaroj, ĝi ne estas ankoraŭ submetita al kompleta parlamenta voĉdono kaj ankaŭ ne certas ke la Parlamento fine aprobos ĝin.

raffadalbo (显示个人资料) 2016年8月27日下午8:56:00

ArgEsperanto (显示个人资料) 2016年9月2日上午4:24:43

Mi estas argentinano kaj estas la unua tempo ke mi aŭdas pri ĉi tio. Kun nia nova prezidanto mi dubas tro multe pri tio bona okazo hahaha lango.gif

回到上端