ไปยังสารบัญ

Kiel oni raportas rubaĵon en la nova lernu?

จาก novatago, 30 สิงหาคม 2016

ข้อความ 4

ภาษา: Esperanto

novatago (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2016, 07:18:03

Saluton! Ĉi-matene mi trovis ĉi tiun fadenon en la hispana en la forumo: http://lernu.net/forumo/temo/20073. Ĝi temas pri vendado de malveraj pasportoj kaj aliaj leĝaj dokumentoj.

Mi serĉis ligilon aŭ butonon por raporti tion sed mi ne trovis ĝin.

Ĝis, Novatago.

Jev (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2016, 08:26:42

novatago:Saluton! Ĉi-matene mi trovis ĉi tiun fadenon en la hispana en la forumo: http://lernu.net/forumo/temo/20073. Ĝi temas pri vendado de malveraj pasportoj kaj aliaj leĝaj dokumentoj. Mi serĉis ligilon aŭ butonon por raporti tion sed mi ne trovis ĝin.
Dankon! Mi de tempo al tempo kontrolas la tutan forumon kaj forigas la rub-mesaĝojn. Kaj paralele ni pretigas la sistemon, kiu helpos nin estonte kun la helpo de niaj uzantoj bloki la rubaĵojn duonaŭtomate.

Urho (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2016, 14:26:07

novatago:Saluton! Ĉi-matene mi trovis ĉi tiun fadenon en la hispana en la forumo: http://lernu.net/forumo/temo/20073. Ĝi temas pri vendado de malveraj pasportoj kaj aliaj leĝaj dokumentoj.

Mi serĉis ligilon aŭ butonon por raporti tion sed mi ne trovis ĝin.

Ĝis, Novatago.
En ĉiu paĝo de lernu! ekzistas la butono Kontaktu nin. Ĉu oni povas uzi tiun butonon?

Jev (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2016, 19:00:31

Urho:]En ĉiu paĝo de lernu! ekzistas la butono Kontaktu nin. Ĉu oni povas uzi tiun butonon?
Jes, certe, per ĝi eblas atentigi la teamon pri la rub-mesaĝoj.

กลับไปด้านบน