Sadržaj

Per Esperanto al la Mondo

od lexquiorra, 30. kolovoza 2016.

Poruke: 1

Jezik: Esperanto

lexquiorra (Prikaz profila) 30. kolovoza 2016. 13:39:43

★ Saluton, karaj geamikoj, gesamideanoj! ★

Mi havas ideon por lerni fremdajn lingvojn pli efektive per filmoj.

Ĉiu el ni volus rigardi filmojn en fremdaj naciaj lingvoj. Ĉiu el ni volus vidi subtitolojn, sed, diable, ili preskaŭ ĉiam forestas. Aŭ subtitoloj ne estas ĝustaj. Sed fari subtitolojn - estas malfacila afero. Pli facile estas fari simplan tekston por denaskulo de la certa filmo kaj doni la tekston por aliaj gesamideanoj.

Mia ideo:
1) Unu persono donas ligilon al filmo en la lingvo L (ekzemple, angla), por kiu li volas tekston
2) Kara kaj bonkora denaskulo de tiu lingvo (ekz. anglano) skribas la tekston por tiu filmo. Li simple aŭdas kaj skribas frazojn en formato ".txt" (ordinara teksta dokumento) kaj alfiksas ĝin al ĉi-temo (bonvolu skribi plejeble korekte, sed ĝuste tiel, kiel oni prononcas frazojn en la filmo kaj indiki la ligilon al filmo, por kiu vi faris tekston kaj).
3) se denaskulo, tekstofaranto, faros tradukon por komplikaj frazoj en esperanto, tio estos beno por homoj, kiu legos vian tekston.
4) Ni ĉiuj povas peti tekstojn por filmoj, sed nur denaskuloj povas fari tekston /+tradukon, por la plej bona efiko.
5) Bonvolu esti ĝentilaj, kaj faru tekstojn mem.

Kial kaj por kio?
El tiuj tekstoj kaj filmoj ni povos krei kurtajn video-dialogojn, kiujn ni povos tre efektive lerni:
1) vi aŭdas kaj rigardas dialogon dum multa tempo (dum 1-2-3 tagoj po 3-4 horoj) - finfine vi distignos la vortojn kaj la frazojn.
2) vi legas la faritan TEKSTON por kompari sonon kun efektivaj vortoj (dum la sama tempo)
3) vi tradukas la tekston (Dank' al Dio, se tekstofaranto faris ankaŭ tradukon!)
4) vi elparolas la tekston laŭde tiom multe, ĝis tiam vi memorfiksos ĝin (ne memorfiksu speciale, simple elparolu kaj elparolu...!)
5) petu alian dialogon ridego.gif

Ekzemple.

#mi_petas
fari tekston por almenaŭ unu seriero de animeo Pokémon: " Episode 01: Le départ "
Lingvo: FRANCA
Traduko: estus bone traduki malfacilajn frazojn (je via vidpunkto), en Esperanton

#mi_donas
Tekston por unu seriero de animeo Death Note: sezono 1, epizodo 1
Lingvo: RUSA (kun kelkaj epserantaj komentoj)
Ŝuti: http://dropmefiles.com/oUoR8 (Pasvorto: PGhND6)
Spegulo: http://text.fancy.kz/jsvk

Natrag na vrh