Přejít k obsahu

Unu traduka demando.

od uživatele Sethamajig ze dne 1. září 2016

Příspěvky: 3

Jazyk: Esperanto

Sethamajig (Ukázat profil) 1. září 2016 2:00:17

Hodiaŭ, kiel ĉiam, mi provis traduki frazojn, kiujn mi aŭdis en la televido. Mi ektrovis frazon, Kiu, laŭ mi, estas malfacile tradukebla. Mi metos la anglan frazon sube, kaj sub tiu frazo, mi metos mian provon traduki ĝin en Esperanton. Verŝajne, mi malsukcesos, sed estas provinda, ĉu ne?

It takes the same amount of time to become a doctor as a geisho.

La sama kvanto da tempo necesas por iĝi kuracisto, kiel gejŝo.

Sciigu min, se mi eraris en la supra teksto aŭ ie ajn alia.

Antaŭdankon!

hilex (Ukázat profil) 1. září 2016 5:41:36

Por iĝi kuracisto necesas la sama kvanto da tempo kiel por iĝi gejŝo.

sudanglo (Ukázat profil) 1. září 2016 9:55:21

La sama kvanto da tempo necesas por iĝi kuracisto, kiel gejŝo.
Mi dirus ke, gramatike, tiu frazo ne estas tute korekta. Tamen nur necesus enŝovi 'por iĝi' antaŭ 'gejŝo' por reguligi ĝin.

Oni komprenas frazon kiel Mi X-as kiel li, kiel egalan al Mi X-as kiel li X-as.

Sed aplikante tiun modelon al via frazo oni ricevus La sama kvanta da tempo necesas, kiel gejŝo necesas. Kaj tio ne havas bonan sencon.

Stilistike, mi preferus 'fariĝi' anstataŭ 'iĝi'

Zpět na začátek