Al la enhavo

Fuĝanto kaj kamaradoj

de Miland, 2008-marto-17

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-17 15:02:27

Aliaj ŝercoj pri la tagoj de la paradizo de laboristoj.

Tagiĝas, kaj kamarado Nikita Ĥruŝĉev iras sur la tegmento de sia domo por saluti la sunon. 'Bonan matenon, kamarado suno!' Li diras. 'Kaj bonegan matenon al vi, kamarado ĝenerala sekretario!' respondas la suno.
Post tagmanĝo, Nikita revenas al la tegmento. 'Bonan tagon, kamarado suno!' 'Kaj bonan tagon al vi, kamarado!' diras la suno.
Vespere, post bonega bankedo, la komunista estro iras al la tegmento por fina saluto al la suno. 'Bonan vesperon, kamarado!' Respondas la suno, 'Forf::u, mi nun estas en la okcidento!'

* * *

Konduktoro al vojaĝantoj en Soveta aŭtobuso: 'Du biletojn - tiu kostas al vi po 5 kopekojn, gecivitanoj.'
'Vi devas nomvoki nin 'kamaradoj.'
'Ĉu vi estas stultaj? Kamaradoj ne veturas en aŭtobusoj, li iras en tiuj grandaj nigraj autoj.'

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-18 06:53:04

kamarado Nikita Ĥruŝĉev iras sur la tegmento de SIA domo por saluti la sunon.

('lia domo' estus domo de iu alia)

* * *

Konduktoro al vojaĝantoj EN Soveta aŭtobuso: 'Du biletojn - tiu kostas vin 10 kopekojn, GECIVITANOJ!'

(oni ne vojaĝis sur la tegmento de aŭtobuso, la bileto kostis 5 kopekojn, la gepasaĝeroj ne estis 'kamaradoj', sed des pli ne estis gesinjoroj.)
Eble en la ankdoto estis 'gospoda', sed tiu ne tute egalas al Esperanta 'sinjoroj'.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-18 09:28:34

sergejm:kamarado Nikita Ĥruŝĉev iras sur la tegmento de SIA domo ...
Dankon, mi ricevas bonan instruadon ĉi tie!

Reen al la supro