Skip to the content

"Demokratio" kaj "demokrato"

by guyjohnston, March 19, 2008

Messages: 2

Language: Esperanto

guyjohnston (User's profile) March 19, 2008, 2:52:06 PM

Saluton, mi ne komprenas kial oni uzas la vorton "demokratio", anstataŭ simple uzi regule formitan vorton el "demokrato", ekzemple "demokrataro" (alternativo donita de Reta Vortaro), aŭ "demokrat-lando". Ĉu iu povas diri al mi kial oni faras tion?

Taciturn_ (User's profile) March 19, 2008, 3:10:00 PM

Unue :
vi devas akcepti ke en la esperanto ne ĉio estas regula .
Poste:
Demokrato = unu demokrato
demokrataro = multo da demokratoj = a bunch of damocrats ( not democracy )

demokrat-lando is not democracy too ridulo.gif

Bone,la plej proksima analogo por demokratio (laŭ mi)povus esti: demokratizmo.

Bonvolu kompreni ke multege da radikoj(vortoj) estis aldonita al la lingvo el naturaj lingvoj kaj, bedaŭrinde,tute malregule.

Back to the top