У садржају

Folkspraak

од rosto, 23. март 2008.

Поруке: 4

Језик: Esperanto

rosto (Погледати профил) 23. март 2008. 03.48.16

Jam ekzistas interesa tutgermana artefarita lingvo, Folkspraak! La retpaĝo estas skribita Folkspraake, kaj mi miris, ke mi komprenis multe tuj!

Stefano B (Погледати профил) 28. март 2008. 17.02.03

Ĝi estas kiel la "Lingua Franca Nova" de la ĝermanaj lingvoj, ĉu ne? La "Lingua Franca Nova" estas tutlatinida artefarita lingvo.

Ĉu iu parolas Folkspraak-on ankoraŭ?

guyjohnston (Погледати профил) 31. март 2008. 12.20.01

rosto:Jam ekzistas interesa tutgermana artefarita lingvo, Folkspraak! La retpaĝo estas skribita Folkspraake, kaj mi miris, ke mi komprenis multe tuj!
Ŝajnas al mi ke ĝi estas tut-ĝermana plan-lingvo, ĉar ĝi celas esti komprenebla por parolantoj de ĉiuj ĝermanaj lingvoj, ne nur tiuj de la germana. Mi povas kompreni multe de la ret-paĝo eĉ kvankam mi nur scias la anglan kiel ĝermanan lingvon (krom tre malgrandajn pecojn de la germana). Mi trovis vikipedia paĝo ĉi tie.

EL_NEBULOSO (Погледати профил) 07. април 2008. 17.42.11

Folkspraak estas facile legebla lingvo (se oni parolas la germana aŭ simila lingvo). Mi sajnas tre simile al nederlanda.

Gerald

Вратите се горе