Kwa maudhui

Plaĉi

ya guyjohnston, 26 Machi 2008

Ujumbe: 60

Lugha: Esperanto

Jasminka (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2008 7:08:37 alasiri

Jakrevedko:Kio estas bertilo? ilo por kio?
Pardonu, mi forgesis mencii, ke "Bertilo" estas Bertilo Wennergren, teamano de lernu! kaj membro de Akademio de Esperanto.

Notu bone: la forumoj de lernu! ne estas taŭga loko por ofendoj.

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2008 7:09:13 alasiri

Jakrevedko:Sekvu min:
- sekvu al mi (direkto)?
- sekvu post mi (voko)?

Libro plaĉas al mi
Libro kortuŝas min (ne tuŝas miaN koron, sed kortuŝas!!!)
Diferencoj?

Kio estas bertilo? ilo por kio?
Kiam vi anstataŭas prepozicion per akuzativo, vi povas igi la prepozicion prefikso:
alsekvu min
postsekvu min

ReVo:kortuŝi (tr) - Eksciti ies sentojn; emocii; kompatigi iun
Bertilo ne estas ilo, li estas homo; lia retejo estas http://bertilow.com

Filu (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2008 7:15:01 alasiri

Jakrevedko:Kio estas bertilo? ilo por kio?
Mem vidu!

Filu (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2008 7:15:01 alasiri

...

Jakrevedko (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2008 7:25:38 alasiri

mi neniu ne volis ofendi, pardoni, mi ne trovis vorto bertilo en vortaro. mi pansas kio bertilo estas speciala ilo (bonkora).
ankorau fojo mi petas pardono ploro.gif

Jasminka (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2008 7:28:39 alasiri

Jakrevedko:mi neniu ne volis ofendi, pardoni, mi ne trovis vorto bertilo en vortaro. mi pansas kio bertilo estas ilo.
ankorau fojo mi petas pardono ploro.gif
Ŝajnas al mi, ke vi ne tralegis la antaŭajn paĝojn. Ĉar laŭ ili eblis facile kompreni, ke Bertilo estas homo. okulumo.gif

Jakrevedko (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2008 7:35:08 alasiri

mi ankoraŭ malbone tralegas

Taciturn_ (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2008 7:48:08 alasiri

sergejm:
Jakrevedko:Sekvu min:
- sekvu al mi (direkto)?
- sekvu post mi (voko)?

Libro plaĉas al mi
Libro kortuŝas min (ne tuŝas miaN koron, sed kortuŝas!!!)
Diferencoj?

Kio estas bertilo? ilo por kio?
Kiam vi anstataŭas prepozicion per akuzativo, vi povas igi la prepozicion prefikso:
alsekvu min
postsekvu min

ReVo:kortuŝi (tr) - Eksciti ies sentojn; emocii; kompatigi iun
Bertilo ne estas ilo, li estas homo; lia retejo estas http://bertilow.com
Hm tiel tre interesa..... mi povas diri:

tio plaĉas al mi -> tio alplaĉas min.

Jakrevedko (Wasifu wa mtumiaji) 29 Machi 2008 5:58:36 alasiri

Samspecaj vortoj, kiel plaĉi, laŭ mi, estas 'rilati', 'aparteni', ŝajni' kaj multaj aliaj, ĉu ne?

Ekzemple, tiu libro plaĉas al mi, tiu libro rilatas al interesaj, tiu libro apartenas al tradukitaj, tiu libro ŝajnas al mi interesa.

trurl (Wasifu wa mtumiaji) 22 Mei 2008 10:34:07 asubuhi

Taciturn_:Ĉar, se vi volas sekvi la regulojn terure,do, vi devas uzi la prepozicion kaj eviti akuzativon,ĉar tio estos laŭ la Fundamento.Sed se vi volas sekvi la novajn tendencojn kiuj laŭ mi estas tute favorable,do, vi uzu akuzativon ankaŭ. ridulo.gif
Aŭ ni povas legi Fundamento atente. ridulo.gif
Zamenhof:El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon.

Kurudi juu