Artikolo de la semajno
од EL_NEBULOSO, 26. март 2008.
Поруке: 88
Језик: Deutsch
EL_NEBULOSO (Погледати профил) 31. март 2008. 13.08.40
Ich kopier hier mal den Anfang rein:
Artikolo de la semajno
John Michael Wright (n. en majo 1617 - m. en julio 1694) estis brita baroka portretisto de la 17-a jarcento. Wright lernis pentradon en Edinburgo en la ateliero de la skota artisto George Jamesone, kaj konsiderinde famiĝis kiel artisto kaj klerulo okaze de longa restado en Romo. Li estis tie akceptita en la artan akademion de Sankta Luko, kaj kunlaboris kun kelkaj el la plej eminentaj artistoj de sia tempo. Wright estis poste dungita en 1655 de la arkiduko Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio, la guberniestro de Hispana Nederlando, por akiri artaĵojn en Anglio, tiam estrita de Oliver Cromwell.
La pentristo definitive enloĝiĝis en Anglion ekde 1656, kaj servis kiel kortega pentristo antaŭ kaj post la Angla Resurtronigo. Li konvertiĝis al romkatolikismo kaj tiel fariĝis favorato en la stuarta kortego, ricevante mendojn el la reĝoj Karlo la 2-a kaj Jakobo la 2-a. En la finaj jaroj de la stuarta monarkio, la artisto revenis al Romo kiel parto de la ambasadaro ĉe la papo Inocento la 11-a. Wright estas hodiaŭ taksita kiel unu el la plej notindaj britaj pentristoj de sia generacio, ĉefe pro la senkompara, distinga realismo de siaj portretoj. Legu pli...
Gerald
EL_NEBULOSO (Погледати профил) 09. април 2008. 06.11.11
hier der Anfang des neuen Artikels:
Artikolo de la semajno
Simple komunumo aŭ pli precize homa komunumo estas socia grupo de entoj kiuj kunhavas socian medion, normale kun kunhavitaj interesoj. En homaj komunumoj, intenco, kredo, preferoj, bezonoj, riskoj kaj multaj aliaj kondiĉoj povas ĉeesti kaj esti komunaj, tuŝante la socian identecon de la partoprenantoj kaj ties grado de konverĝo. La vorto "komunumo" devenas el la latina communitas (kio signifas same), kio siavice devenas el communis, tio estas "komuna, publika, kunhavita de ĉiuj aŭ de multaj". Communis devenas el kombino de la latina prefikso con- (el cum, kiu signifas "kune") kaj la vorto munis (el munus, kiu rilatas al plenumado de servoj).
La procezo de lernado por adopti la modelojn de konduto de la komunumo estas nomita "socialigo". La plej fruktodona tempo de socialigo estas kutime la fruaj epokoj de la vivo, dum kiuj individuoj disvolvigas kapablecojn kaj konojn kaj lernas la rolojn necesajn por funkcii ene de sia kulturo kaj socia medio. Legu pli...
stefanspaul (Погледати профил) 09. април 2008. 17.03.27
EL_NEBULOSO:Und schon gibt es einen neuen Artikel!... den ich mir hiermit gleich unter den Nagel reiße. I'm so sorry !
John Michael Wright (geb. im Mai 1617 - gest. im Juli 1694) war ein Portraitmaler im britischen Barock des 17. Jahrhunderts. Wright erlernte die Malerei im Atelier des schottischen Künstlers George Jamesone in Edinburgh und gelangte als Künstler und Kleriker anlässlich seines langen Aufenthalts in Rom zu beachtlichem Ruhm. Dort war er in der Kunstakademie des heiligen Lukas akzeptiert und arbeitete mit einigen der angesehensten Künstler seiner Zeit zusammen. Hernach wurde Wright 1655 vom Erzherzog Leopold Wilhelm von Österreich, dem Gouverneur der spanischen Niederlande, in Dienst gestellt, um in England, welches damals von Oliver Cromwell geführt wurde, Kunstwerke zu erwerben.
Ab 1656 zog der Maler endgültig (zurück) nach England, und diente vor und nach der Stuart-Restauration als Hofmaler. Er konvertierte zum römisch-katholischen Glauben und wurde zum Günstling am Hofstaat der Stuarts. Er erhielt Aufträge von den Königen Charles II. und James II. In den letzten Jahren der Stuart-Herrschaft kehrte der Künstler als Teil (Angehöriger?) der Botschaft von Papst Innozenz XI. nach Rom zurück. (Stimmt das so?) Wright wird heute als einer der bemerkenswertesten britischen Maler seiner Generation geschätzt, hauptsächlich aufgrund des unvergleichlichen und ausgezeichneten Realismus' seiner Portraits. Lesen Sie mehr...
Doch für heute soll das mal reichen!
EL_NEBULOSO (Погледати профил) 09. април 2008. 21.27.18
Ich hatte jetzt gar keine Energie mehr was zu uebersetzen.
Aber morgen ist ja auch noch ein Tag.
Gerald
EL_NEBULOSO (Погледати профил) 14. април 2008. 11.05.48
La nocioj antikva epoko aŭ malnovepoko markas historian periodon de estiĝo kaj evoluo de la unuaj civilizoj en Mezoriento kaj en la regiono de Mediteraneo, tempe limigita per fino de la praepoko (la 4-a miljaro antaŭ Kristo) kaj per komenco de la mezepoko (ekde la 6-a/7-a jarcentoj). Kontraŭe al tio la nocio antiko rilatas eksplicite al greka-romia etapo de la antikvo. Pli vasta nocio de la antikvo do ensumigas ankaŭ tiun ĉi periodon en la historio de homaro.
La komencon de antikvo eblas limigi per tempo de disvastiĝo de skribsistemo sur teritorio de orientaj imperioj de Proksima Oriento - en Mezopotamio (Sumer, Akado, Babilono, Mitano, Asirio) en regiono de Irana Plataĵo (Elam, Medujo, Persa imperio), en Sirio (Ugarito), sur teritorio de Malgranda Azio (hititoj, frigio, lidio) kaj en antikva Egipto. Nuntempaj precipe germanaj historiistoj markas la etapon de ŝanĝo de la antikvo en mezepokon (ekde fino de la 3-a jarcento ĝis komenco de la 7-a jarcento) kiel memstara periodo de la t.n. "malfrua antikvo". Iam oni ankaŭ parolas pri "malhela mezepoko". Legu pli...
EL_NEBULOSO (Погледати профил) 21. април 2008. 06.00.07
Franca Teksaso estis mallonga periodo de la historio de Teksaso inter 1685 kaj 1689. Dum tiuj kvar jaroj ekzistis eta franca kolonio, Fort Saint-Louis, proksime al la hodiaŭa urbeto Inez (Teksaso). La esploristo René Robert de La Salle unue intencis fondi la kolonion ĉe la elfluejo de la rivero Misisipo. Pro malprecizaj mapoj kaj navigaj eraroj, liaj ŝipoj anstataŭe kaj finfine ankris 644 kilometrojn pli okcidenten, ĉe la marbordo de Teksaso apud la golfeto Matagorda. La kolonio spertis multajn malfeliĉaĵojn dum sia nedaŭra ekzistado, inkluzive de malamikaj Indianoj, variaj epidemioj kaj tre malfacilaj vivkondiĉoj.
Hispanio eksciis pri la misio de La Salle en 1686 kaj timis, ke la nova franca kolonio povus minaci la potencon de Nova Hispanio en la suda parto de Nord-Ameriko. Kiam la hispanoj finfine malkovris la ruinojn de la franca kolonio en 1689, ili enterigis la kanonojn kaj incendiis la konstruaĵojn. Plurajn jarojn poste, la hispanoj starigis novan fortikaĵon. Kiam la hispana fortikaĵo mem malaperis, oni tute forgesis la lokon de la franca kolonio. Ĝi estis retrovita nur en 1996, kaj fariĝis arkeologia areo. Legu pli...
Die Fortsetzung gibt es bei Vikipedio!
Gerald
EL_NEBULOSO (Погледати профил) 28. април 2008. 05.38.30
ueber den Artikel von der Vikipedio!
Valdorfa lernejo aŭ Rudolf-Steiner-lernejo estas lernejo, en kiu la instruo orientiĝas laŭ la valdorfa pedagogio iniciatita de Rudolf Steiner (1861–1925), kiu vivis en Germanio kaj Svislando. La valdorfa pedagogio estas internacie disvastiĝinta reforma pedagogio surbaze de la same de Rudolf Steiner iniciatinta filozofia skolo antropozofio. En multaj landoj valdorfaj lernejoj estas ŝtate agnoskitaj lernejoj, kiuj ricevas ŝtatajn subvenciojn, tamen ĝenerale multe malpli ol ŝtate posedataj lernejoj. Tial vole-nevole plej multaj valdorfaj lernejoj estas vivtenataj de senprofitaj organizoj el gepatroj de lernejanoj, la instruistoj kaj aliaj engaĝitaj civitanoj.
Krom la normalaj valdorfaj lernejoj, kiuj instruas infanojn inter la 6-a kaj la 18-a respektive 19-a vivjaro, ekzistas valdorfaj infanĝardenoj por infanoj ĝis la lerneja aĝo, kaj aldone specialaj terapie orientitaj valdorfstilaj lernejoj por psike, mense kaj korpe malavantaĝigitaj lernejanoj. Laŭ indikoj el la jaro 2007 tutmonde ekzistas 958 valdorfaj lernejoj, 665 el ili en Eŭropo. La plej multaj el ili situas en Germanio (206), en Usono (134) kaj en Nederlando (94). Legu pli...
EL_NEBULOSO (Погледати профил) 06. мај 2008. 06.40.44
Islama arkitekturo ensumigas tre ampleksan regionon de arkitekturo, nome kaj historie, kaj geografie. Kvankam oni parolas pri la islama arkitekturo sole en senco de religiaj konstruaĵoj, ĝi ensumigas ankaŭ profanajn konstruaĵojn. En la islaman arkitekturon tiel viciĝas la konstruaĵoj konstruitaj post la estiĝo de Islamo (622) ĝis nuntempo, sur teritorio priregata fare de tiu ĉi religio. Nuntempe la muslimaj religiaj konstruaĵoj troviĝas tra la tuta mondo.
Ne eblas percepti la islaman arkitekturon kiel tutaĵon, sed necesas distingi la historiajn epokojn kaj unuopajn centrojn. La influo de la regionaj centroj estas plie substrekita per la fakto, ke Korano diference de Biblio nenie difinas aspekton nek regulojn de konstruigo de templo. La unuopaj centroj tiel povis ligi al la lokaj tradicioj, nome kaj el vidpunkto de konvena materialo kaj el vidpunkto de konstruaj teknikoj. Kiel la plej tipa ŝatata elemento eblas konsideri kupolon kaj diversajn specojn de arkoj. Bazaj tipoj de la konstruaĵoj estas moskeoj, araba domo kun fermita dispono, korto kaj apartigita porvirina kaj porvira partoj, ivanoj, fortikaĵoj kaj pontoj. Legu pli...
Geraldo
EL_NEBULOSO (Погледати профил) 13. мај 2008. 06.31.15
Siddhartha Gautama aŭ Gautama Budho (sanskrite: Devanāgarī सिद्धार्थ गौतम; palie: Siddhattha Gotama) estis spirita gvidanto de antikva Hindio kaj fondinto de budhismo. La titolo Budho estis donita al Siddhattha Gotama (palie) aŭ Siddhartha Gautama (sanskrite), kiun Budhismo konsideras la sammâsambuddha de nia epoko. Oni ne certe scias precize kiam li vivis; kelkaj diras ĉ. 563-483 a.K.; laŭ oficiala budhisma kronologio, oni festis la 2500-jaran datrevenon de lia morto en 1956.
Laŭ budhisma tradicio, li naskiĝis en la ĝardeno Lumbini (nepale Rummindei), nun en la suda parto de Nepalo, proksime al la barata landlimo, kaj mortis 80 jarojn poste en Kusinâra (palie) aŭ Kuŝinagar (sanskrite). 16-jara, laŭ la tradicio, li edziĝis al Yasodhara, kaj havis filon, Râhula. Siddhartha foriris de la reĝa palaco je la aĝo de 29, kaj vivis dum ses jaroj kiel senhejma asketo, serĉante solvon al la problemo de homa sufero. Finfine, li "vekiĝis", aŭ alivorte trovis la grandan lumiĝon (maha-bodhi) sub la bodhi-arbo en Buddha Gayâ. Li instruis al siaj disĉiploj sian doktrinon - la "Meza Vojo" inter la ekstremoj de asketismo kaj hedonismo. Legu pli...
Geraldo
EL_NEBULOSO (Погледати профил) 19. мај 2008. 06.01.45
cxi-foje la artikolo de la semajno estas pri birdo:
Migrokolombo (Ectopistes migratorius) estas formortinta birdospecio de la familio kolombedoj, kiu inkluzivas turtojn kaj kolombojn. La specio malaperis estinte la plej ofta birdo de Nordameriko. Oni taksis, ke estis inter tri kaj kvin miliardoj da migrokolomboj, kiam eŭropanoj ekkoloniis Nordamerikon. La migrokolomboj vivis en enormaj aroj. Oni rakontas, ke dum migrado eblis vidi svarmojn unumejle larĝajn (1,6 km) kaj tricentmejle longajn (500 km), kiuj bezonis pli ol dek horojn por pasi kaj kiuj povis havi eĉ miliardon da birdoj.
Dum la 19-a jarcento, la specio pasis el unu el la plej abundaj en la mondo al la formorto. Iam migrokolombo formis kelkajn el la plej grandaj aroj inter ĉiuj bestoj, eble la dua nur post la lokusto. Ia malpliiĝo okazis kiel rezulto de mediperdo, kiam la eŭropanoj eksetliĝis pli interne. Tamen la ĉefa faktoro de ekstermo okazis kiam la viando de tiu kolombo ekestis komercita kiel malmultekosta manĝaĵo por sklavoj kaj malriĉuloj dum la 19-a jarcento, kio rezultis troan ĉasadon je amaskvanto. Okazis malrapida malpliiĝo inter 1800 kaj 1870, sekvita de katastrofa malpliiĝo inter 1870 kaj 1890, fine de kio tiuj birdoj ekestis tre raraj kaj for de la punkto de repliiĝo. 'Martha', laŭ onidiroj la lasta migrokolombo en la mondo, mortis la 1-an de septembro 1914 en Cincinnati. Legu pli...
Geraldo