K vsebini

Artikolo de la semajno

od EL_NEBULOSO, 26. marec 2008

Sporočila: 88

Jezik: Deutsch

EL_NEBULOSO (Prikaži profil) 27. maj 2008 14:02:22

Und der neue Artikel ist wieder da:

La Budhoj el Bamjan (perslingve: تندیس‌های بودا در باميان) estis du grandegaj statuoj de starantaj budhoj hakitaj en rokmasivon en la bamjana valo en Afganio. La statuoj troviĝis proksimume 230 km nordokcidente de la afgana ĉefurbo Kabulo ĉirkaŭ 2500 metrojn super maro. Ili estis kreitaj en la 6-a jarcento kaj staris en la valo ĝis la jaro 2001, kiam ili estis neniigitaj de la radikalaj islamaj politikaj Talibanoj. Tio okazis spite al la kontraŭstaro de multaj islamaj ŝtatoj.

La statuoj estis tipa ekzemplo de reciproka miksado de hinda kaj greka skulptado. La ĉefaj partoj estis hakitaj rekte en grejson, sed detaloj estis finfaritaj per aldono de materio el koto kaj pajlo kovrita per stuko. Dum la pli granda el la budhoj estis kompakte kolorigita per karmine ruĝa farbo, la malpli granda estis diverskolora. Sed pro influo de veterkondiĉoj la farboj kaj kun ili ankaŭ la tuta ekstera tavolo kreita de la aldonitaj materialoj, jam antaŭ longa tempo malaperis. La pli granda statuo estis pli ol 50 metrojn alta kaj la malpli granda atingis pli ol 30 metrojn. La du statuojn dividis distanco de ĉirkaŭ unu kilometro. Legu pli...

Geraldo

EL_NEBULOSO (Prikaži profil) 02. junij 2008 07:08:48

La artikolo de la dudek tria semajno:

Kromatoforoj (aŭ pigmentĉeloj) estas pigmento-enhavantaj kaj lumoreflektantaj ĉeloj, kiuj troviĝas en amfibioj, fiŝoj, reptiloj, krustacoj kaj cefalopodoj. Tiuj ĉeloj plejparte estas la kaŭzo de la koloro de la okuloj kaj de la haŭto de malvarmsanguloj. Ili formiĝas en la neŭra kresto dum embria kreskado. Plenkreskaj kromatoforoj estas grupataj laŭ siaj koloroj (pli ĝuste laŭ siaj kolornuancoj) en blanka lumo: flava (ksantoforoj), ruĝa (eritroforoj), iriza (iridoforoj), blanka (leŭkoforoj), bruna/nigra (melanoforoj), kaj blua (cianoforoj).

Kelkaj specioj povas rapide ŝanĝi sian koloron per meĥanismoj kiuj movas pigmentojn kaj ŝanĝas la direkton de reflektivaĵoj en kromatoforoj. Tiu procedo, ofte uzata kiel kamuflo, nomiĝas fiziologia koloroŝanĝo. Cefalopodoj kiel la polpo havas malsimplan kromatoforajn organojn, kontralatajn de muskoloj. Vertebruloj kiel ĥameleonoj faras simile uzante ĉelan signaladon. Tiuj signaloj povas esti hormonoj aŭ neŭrotransmisiiloj kaj povas esti kaŭzitaj de ŝanĝiĝoj en humoro, temperaturo, streso, aŭ videblaj ŝanĝiĝoj en la ĉirkaŭamedio. Legu pli...

Geraldo

EL_NEBULOSO (Prikaži profil) 09. junij 2008 08:27:13

Und wieder ein neuer Artikel:

La valdorfa pedagogio estas internacie disvastiĝinta skolo de reforma pedagogio sur la bazo de la same de Rudolf Steiner iniciatita filozofia skolo antropozofio. En multaj landoj valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj estas ŝtate agnoskitaj edukaj institucioj, kiuj ricevas iun ŝtatan financan subtenon, tamen ĝenerale multe malpli ol la ŝtate posedataj infanĝardenoj kaj lernejoj. Tial vole-nevole plej multaj valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj estas vivtenataj de senprofitaj organizoj el gepatroj de la tie edukataj infanoj, la instruistoj kaj aliaj engaĝitaj civitanoj.

La edukistoj ricevas malpli altajn salajrojn ol en ŝtata infanĝardenoj kaj lernejoj, kaj la gepatroj de la la tie edukataj infanoj devas finance kaj per persona laboro signife kontribui al la vivteno de la institucioj. Laŭ indikoj el la jaro 2007 tutmonde ekzistas 958 valdorfaj lernejoj, 665 el ili en Eŭropo. La plej multaj el ili situas en Germanio (206), en Usono (134) kaj en Nederlando (94). Legu pli...

Geraldo

Frankp (Prikaži profil) 09. junij 2008 09:27:07

Sind die Artikel in der Wiki abgelegt?

Wenn ja schreibe doch mal den link mit dazu.

EL_NEBULOSO (Prikaži profil) 09. junij 2008 10:08:29

Ja, liegt auf der Cxefpagxo von Vikipedio. Oben rechts ist immer der artikolo de la semajno.

http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do

Hoffe, der Link funktioniert.

Gxis, Geraldo

EL_NEBULOSO (Prikaži profil) 16. junij 2008 06:55:46

Hallo,

die Vikipedio hat jetzt schon ueber 100.000 Eintraege in Esperanto!

Wie auch immer, der Artikolo de la Semajno ist ein anderer (ueber Anarchie):

Anarkiismo aŭ Anarĥiismo (de la greka ἀν (sen) + ἄρχειν (regni) + ισμός (de la radiko ιζειν), "sen regnestroj") estas politika filozofio kiu inkluzivas teoriojn kaj teniĝojn, kiuj malakceptas devigan registaron (la ŝtaton) kaj subtenas ĝian eliminon, ofte pro pli ampleksa malakcepto de nevolonta aŭ porĉiama aŭtoritato. La Konciza Oksforda Vortaro pri Politiko (The Concise Oxford Dictionary of Politics) difinas anarkiismon kiel "grapolon da ismoj kaj teniĝoj centrigitaj sur la kredo ke registaro kaj malutilas kaj nenecesas."

Estas multaj specoj kaj tradicioj de anarkiismo, kaj ne ĉiuj el tiuj estas reciproke ekskludaj. Laŭ la Oksforda Akompanlibro al Filozofio (Oxford Companion to Philosophy), "ne estas iu nura difina pozicio kiun tenas ĉiuj anarkiistoj, krom ilian malakcepton de deviga registaro, kaj tiuj, kiujn oni konsideras anarkiistoj, maskimume dividas ian familian similaspekton." Anarkiismaj pensoskoloj malsamas fundamente, kaj subtenas ion ajn de ekstrema individuismo al tuta kolektivismo. Legu pli...

Geraldo

EL_NEBULOSO (Prikaži profil) 23. junij 2008 05:49:36

Hallo,

diesmal ein Artikel ueber Riesenraeder. Im Text ist dann auch eines der Wahrzeichen von Wien (Riesenrad im Prater) erwaehnt, derzeit liegt das am Rande der "Fanmeile" und ist mit Peter Cech, dem tschechischen Fussballtormann verziert. Mehr darueber bei Vikipedio:

Spektoradego aŭ radego de Ferris (foje ankaŭ nomata granda rad(eg)o aŭ giganta rad(eg)o) estas konstruaĵo, kiu konsistas el granda vertikala radego kun pasaĝeraj gondoloj, kiuj estas fiksitas ĉe la rando.

Spektoradegoj estas ofta atrakcio en atrakci-parkoj, sed ankaŭ povas esti parto de kutimaj urbaj parkoj kaj publilkaj lokoj. Tiuj radegoj kutime kapablas porti ĉ. 50-100 homojn. La vojaĝaj notoj pri la vizito de la bulgara urbo Phillippopolis (nuntempe Plovdiv) la 16-an de Majo 1620 de la brita vojaĝemulo Peter Mundy, 1608–1667, enhavas la priskribon kaj ilustraĵon de "Kelkaj tipoj de balanciloj, kiujn oni uzas por ĝojigi publikon dum la festo de Biram" en la Otomanaj Balkanoj. Inter tiuj "malplej danĝera kaj problema" nur por infanoj estas la spektoradego "kvazaŭ la radego de la gruo ĉe Customhowse Key", kie la pasaĝeroj balancis en malgrandaj maŝoj, foje sidante, foje pendanta je diversaj anguloj. Legu pli...

Geraldo

EL_NEBULOSO (Prikaži profil) 30. junij 2008 05:37:22

Und wieder ein neuer Artikel:

La sporta varianto de "Kio? Kie? Kiam?", distinge al la televida versio de la ludo, restas nekonata por multaj rusianoj, ĉar oni ne tre popularigas tiujn ludojn kaj festivalojn (aparte pro ties negranda allogo por spektantoj: sportaj demandoj estas multe pli komplikaj ol televidaj kaj ofte restas nekompreneblaj por flanka persono eĉ post anonco de ĝusta respondo). La ludo ĉefe restas konata ene de la movado, kaj homoj hazarde trafas tiun movadon, pere de siaj amikoj, konatoj, hazarde vidante iun afiŝon aŭ pere de universitataj kluboj, kiuj, kune kun la KGS-kluboj okazigas regulajn ludojn por studentoj.

Por reguligi la ludojn estis fondita la centra ĉeforgano, "Internacia Asocio de Kluboj" ("Международная ассоциация клубов"), ruse siglita kiel "MAK" (kaj ofte referencita nur per tiu siglo), kies celo estas reguligi la ludojn. Ekzistas la statuto de la asocio, kaj krome tiel nomata "Kodekso de KKK", kie estis indikitaj la ĉefreguloj por okazigo de turniroj kaj estas priskribitaj solvoj de kelkaj problemaj situacioj. MAK povas doni al turniro "oficialan statuson", tiam ĉiuj teamoj, ludintaj en ĝi, ricevas specialajn rating-poentojn konforme al la gajnita loko. Legu pli...

Geraldo

EL_NEBULOSO (Prikaži profil) 07. julij 2008 05:14:52

D. B. Cooper (alikonita kiel Dan COOPER) estis la pseŭdonimo de aerpirato, kiu la 24-an de novembro 1971 ricevis elaĉetmonon de 200 000 dolaroj kaj sekve saltis paraŝute el la malantaŭa holdo de Boeing 727, dum la aeroplano estis fluganta super la nordpacifika marbordo de Usono, verŝajne super Woodland en Vaŝingtonio. Spite al la arestado kaj pridemandado de centoj da suspektuloj dum multaj jaroj, troveblis neniu konvinka pruvo pri la identeco aŭ situo de Cooper. La agentejo FBI emas kredi, ke li simple mortis pro la salto. Ekzistas tamen pluraj aliaj teorioj pri tio, kio okazis al Cooper post lia fama salto.

La spektindeco de lia fuĝo kaj la necerteco pri lia destino scivoligis homojn ĝis hodiaŭ. Kvankam la enketo famiĝis pro sia longdaŭra manko de spuraro, oni finfine retrovis kelkajn gravajn indicojn. Fine de 1978, nur kelkajn kilometrojn norde de la verŝajna surteriĝa areo de Cooper, oni malkovris afiŝon, kiu entenis instrukciojn por mallevi la malantaŭan aerkluzon de la aviadilo : ĝi devenis de la malantaŭa ŝtuparo de la piratita 727. En februaro 1980, la okjara Brian Ingram malkovris grandan kvanton da putriĝantaj 20-dolaraj biletoj, entute 5 800$, ĉe la bordoj de la rivero Kolumbio. Legu pli...

Geraldo

EL_NEBULOSO (Prikaži profil) 14. julij 2008 05:52:28

Hallo,

diesmal hat der Artikel auch einen Bezug zum Esperanto:

Charles Lemaire (naskiĝis la 26-an de marto 1863, mortis la 21-an de januaro 1926) estis esplor-vojaĝisto en Meza Afriko kaj la patro de Esperanto en Belgio. Iam fine de la 19-a jarcento eŭropaj esploristoj ekpenetris en la plej forajn regionojn de Afriko. Unu inter ili estis la belga oficiro Charles Lemaire. Li meritas specialan atenton ne nur pro siaj esplorvojaĝoj kaj siaj detalaj raportoj, sed ankaŭ pro verkado de kelkaj interesaj libroj, krome kiel multflanka organizanto kaj socia aganto, kaj ĉefe kiel unua direktoro de la Belga Kolonia Altlernejo (kiu funkciis en Antverpeno de 1920 ĝis 1962).

Aparte interese estas, ke li estas la persono, kiu faris la unuan veran propagandon por Esperanto en Belgio. Se oni deziras iom pli bone koni la homon Lemaire, iu aparte bona informfonto estas la dulingva libro Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale, eldonita en 1906 de la belga presisto (kaj Esperanto-aktivulo) Antoon Jozef Witteryck. Legu pli...

Nazaj na začetek