Artikolo de la semajno
de EL_NEBULOSO, 2008-marto-26
Mesaĝoj: 88
Lingvo: Deutsch
EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2008-novembro-24 08:08:08
heute mal ein historisch-politisches Thema:
La atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy, la 35-a prezidento de Usono, okazis vendrede, la 22-an de novembro 1963 en la teksasa urbo Dallas je la 12-a horo kaj 30 minutoj (loka tempo; 18:30 UTC). John F. Kennedy estis morte vundita per pafaĵo el pafilo Carcano M91/38, kiam enkadre de kampanjo por prezidenta baloto en 1964 li estis traveturanta tra stratoj de Dallas en malfermita aŭtomobilo akompanata de sia edzino Jacqueline, la teksasa guberniestro John Connally kaj ties edzino Nellie. Grave vundita estis ankaŭ la guberniestro Connally, kiu supervivis la atencon.
Esplorado de la komisiono de Warren (1963-1964), aparta komitato por esploro de la atenco de la Usona Domo de Reprezentantoj (mallongigite angle: HSCA) (1976-1979) kaj diversaj registaraj agentejoj venis al konkludo, ke la atenco estis farita de Lee Harvey Oswald, la eksa membro de Marista infanterio de Usono. La komisio de la Domo de reprezentantoj plie konstatis, ke la murdo estis rezulto de "ampleksa komploto". Sed la karaktero de tiu ĉi komploto ne estis klarigita kaj ekzistas nur vico da suspektoj. En la fono de la atenco povis stari ekzemple la kuba reĝimo de Fidel Castro, Sovetunio, kubaj komunumoj sur la teritorio de Usono kaj aliaj. La suspekton eĉ trafis servojn de la usona registaro kiel FBI aŭ CIA kaj la vicprezidenton Lyndon B. Johnson, kiu laŭ la konstitucio de Usono transprenis post la morto de Kennedy la oficon de ŝtatestro. La verŝajna pafisto, Lee Harvey Oswald, konfesis nenion kaj estis murdita nur du tagojn post sia kaptiĝo. Legu pli...
Geraldo
EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2008-decembro-01 14:12:08
schon wieder Montag, diesmal geht es um eine traditionelle Nachrichtenuebermittlung:
Kolombopoŝto estas sistemo de transportado de skribaĵoj fare de leterkolomboj. Tia letertransportado estiĝis vastskale ekde antikveco. Jam de longe homoj konas la apartajn kapablojn de kolomboj reveni senprobleme eĉ el grandaj distancoj al iliaj nestoj. En plej novaj tempoj ĝi estis unue uzita militcele. Sed dum la 19-a jarcento pli kaj pli da leterkolomblinioj estis starigitaj civilcele. En kelkaj landoj oni eĉ eldonis apartajn kolombopoŝtmarkojn. Post la dua mondmilito kolombopoŝto estis pli kaj pli forpelita de pli modernaj telekomunikiloj.
En arto la motivo de kolombopoŝto estis ŝatata, ĉefe dum la plej granda disvastigo en la 19-a jarcento. Sur poŝtmarkoj, kolomboj estas ankoraŭ nuntempe ŝatata motivo, kvankam inter filatelistoj kolombopoŝto estas nur malgranda randa fako. Nur malmultaj leteroj kaj atestiloj pri kolombopoŝto postrestis. Kolombopoŝto estas la plej maljuna formo de aerpoŝto. Jam en antikveco homoj konis la apartajn kapablojn de kolomboj reveni senprobleme eĉ el grandaj distancoj al iliaj nestoj. Jam en la malnova testamento oni mencias la kolombon de Noa, kiu kapablis memstare reveni al la arkeo. Legu pli...
Geraldo
EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2008-decembro-08 10:42:36
heute geht es um ein philosophisches Thema:
Ekzisto estas filozofia koncepto malfacile difinebla. La ĉefa filozofia diskuto pri ĝi temas pri tio ĉu ĝi estas predikato aŭ ne, do ĉu ĝi esprimas econ de objektoj aŭ ne. La fako de filozofio, kiu studas la ekziston kaj la diversajn kategoriojn de ekzisto, nomiĝas ontologio. Ne ofte okazas en praktiko, ke homoj malkonsentas pri la ekzisto de io. Kaj kiam tio fakte okazas, kutime temas nur pri la fizika ekzisto, ne pri la pli ĝenerala filozofia ekzisto. Ekzemple, se en diskuto pri la ekzisto de unukornuloj, oni ja akceptus, ke observo de ĉiu loko de la mondo donus al ni la ĝustan respondon: Se ie ni trovos unukornulon, ili ekzistas. Kaj se en la tuta mondo oni ne povas trovi ilin, ili ne ekzistas.
Laŭ la klasika logiko, ekzisto ne estas predikato, sed anstataŭe estu esprimita per la ekzistokvantoro (signita per "∃"). Tiu kvantoro uziĝas por esprimi ke iun econ havas almenaŭ unu objekto. La problemo estas, ke tiam la koncepto de ekzisto nur povas esti aplikata al predikatoj (kiuj ja esprimas ecojn), ne al objektoj. Ekzemple, "hundoj ekzistas" iĝus "∃x: x estas hundo". Por esprimi, ke iu objekto a ekzistas, oni devas uzi la tute malsaman formulon "a=a". Sed tiu formulo estas vera por ĉiuj objektoj. La klasika logiko do neniel povas esprimi senkontraŭdire, ke io ne ekzistas (ekzemple "Zeŭso ne ekzistas"). Legu pli...'
Gerald
P.S. Das Bild des Tages ist heute sehr schoen: Ein Uhu (Gufo) der zur Gattung der Eulen (Buboj) gehoert.
EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2008-decembro-22 08:45:52
heute geht es um ein kirchengeschichtliches Thema:
La tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a estas la marmora tombmonumento de kontraŭpapo Johano la 23-a (denaske Baldassare Cossa, 1360-1419), konstruita de Donatello kaj Michelozzo ene de la baptejo Sankta Johano, apud la katedralo de Florenco. Ĝi estis mendita de la testamentplenumantoj de la kontraŭpapo, post lia morto je la 22-a de decembro 1419. La monumento estis finpretigita dum la 1420-aj jaroj, kaj tiel fariĝis unu el la plej frutempaj simboloj de renesanca Florenco. Laŭ Ferdinand Gregorovius, la tombo estas "samtempe la sepultejo de la Granda Eklezia Skismo kaj la lasta papa tombo lokita ekster Romo mem".
La dekoracio de la tombmonumento inkludas interalie bildigon de la tri teologiaj virtoj, la familian blazonon de Johano la 23-a, orbronzan statuon subportitan de gravurita sarkofago, unu Dipatrinon kun Infano ene de niĉo, kaj baldakenon. Kiam ĝi estis finpretigita, la monumento estis la plej granda skulptaĵo de Florenco kaj unu el la tre malmultaj tomboj lokitaj ene de la baptejo aŭ de la najbara katedralo. Tiu monumento estis la unua el pluraj kunlaboraĵoj inter Donatello kaj Michelozzo. La atribuado de la variaj eroj de la tombo al unu artisto aŭ al la alia restas ĝis hodiaŭ debatata de arthistoriistoj, samkiel la interpretado kaj ikonografio de la verko. Legu pli...
Mehr wie immer auf der Startseite der Esperanto-Wikipedia.
Gerald
EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2008-decembro-22 09:01:57
La tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a estas la marmora tombmonumento de kontraŭpapo Johano la 23-a (denaske Baldassare Cossa, 1360-1419), konstruita de Donatello kaj Michelozzo ene de la baptejo Sankta Johano, apud la katedralo de Florenco. Ĝi estis mendita de la testamentplenumantoj de la kontraŭpapo, post lia morto je la 22-a de decembro 1419. La monumento estis finpretigita dum la 1420-aj jaroj, kaj tiel fariĝis unu el la plej frutempaj simboloj de renesanca Florenco. Laŭ Ferdinand Gregorovius, la tombo estas "samtempe la sepultejo de la Granda Eklezia Skismo kaj la lasta papa tombo lokita ekster Romo mem".
Das Grab des Gegenpapstes Johannes des 23. (2 x braucht man diesen Satzteil wohl nicht schreiben) (geborener Baldassare Cossa, 1360-1419) ist ein marmornes Grabmonument, entworfen von Donatello und Michelozzo innerhalb des Taufraums des heiligen Johannes, neben der Kathedrale von Florenz. Es wurde in Auftrag gegeben von den Testamentsvollstreckern des Gegenpapstes nach seinem Tod am 22. Dezember 1419. Das Monument wurde fertiggestellt im Jahr 1420 und wurde derart gemacht als eines der allerfruehesten Symbole des renaissancezeitlichen Florenz. Laut Ferdinand Gregorovius ist das Grab gleichzeitig ein Bestattungsort der grossen Kirchenspaltung und das letzte Papstgrab ausserhalb Roms gelegen.
Gerald
P.S. ... derart gemacht als ... ist ein bisschen holprig, wer hat einen besseren Vorschlag?
EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-06 07:36:50
La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara junulara esperanto-aranĝo organizata de Pola Esperanto Junularo (PEJ) kaj Germana Esperanto-Junularo (GEJ). La 1-a JES okazos dum la jarŝanĝo 2009/2010 en Zakopane (Pollando). JES estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de PEJ kaj la Internacia Seminario (IS) de GEJ, kiuj okazadis aparte ĝis la jarŝanĝo 2008/2009 (tiam okazis la 7-a AS kaj la 52-a IS). Laŭ ideo de la organizantoj, JES okazadu ĉiujare dum unu semajno en alia loko de Meza Eŭropo (kaj tiel per formo sed ne sezono similu al la IJK). Oficiale tamen la plia sorto de JES, AS kaj IS depost 2010 estas ankoraŭ decidenda.
La ideo okazigadi anstataŭ la IS kaj AS unu komunan aranĝon ekcirkulis en proponoj de pluraj partoprenantoj jam baldaŭ post ekesto de la disigo, sed pro diversaj kialoj, kiel registaraj subvencioj ricevataj de GEJ por aranĝo okazigata sur la teritorio de Germanio, tia ŝanĝo ne ŝajnis tuj ebla. La ideo pri JES aperis la 4-an de aŭgusto 2008 en Duga Resa en Kroatio dum la Magiverda Internacia Renkontiĝo. Legu pli...
Mehr dazu in der Esperantowikipedia.
Gerald
EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-21 11:55:21
Mary Wollstonecraft (naskiĝis la 27-an de aprilo 1759 - mortis la 10-an de septembro 1797) estis brita verkistino, filozofino kaj frutempa feministino. Dum sia mallonga kariero, ŝi verkis romanojn, traktatojn, unu vojaĝrakonton, unu historilibron pri la Franca Revolucio, sed ankaŭ porinfanajn rakontojn aŭ eĉ libron pri ĝentilaj manieroj. Wollstonecraft estas precipe famkonata pro sia Pravigo de la Rajtoj de Virino, en kiu ŝi opinias ke virinoj ne estas denaske malsuperaj ol viroj, sed ŝajnas tiel nur pro manko de edukado. Ŝi sugestis rigardi kaj virojn kaj virinojn kiel raciemajn animulojn, kaj imagis novan socian ordon sole fondotan sur racio.
Inter la ĝenerala publiko aŭ la feministoj, la malkvieta vivo kaj la kompleksaj, relative tumultemaj amrilatoj de Wollstonecraft ofte vekis pli da intereson ol siaj verkoj. Post du malsukcesaj interrilatoj kun Henry Fuseli kaj Gilbert Imlay, la verkistino edziĝis kun la filozofo William Godwin, eminenta ateisto. Hodiaŭ, Wollstonecraft estas konsiderata kiel fondinta teoristino de feminista filozofio. Ŝia frua aserto pri la egaleco de virinoj, ŝia atako kontraŭ tradicia virineco kaj ŝia luktado kontraŭ la degrado de virinoj antaŭvenis la aperon de feminismo je la 19-a jarcento. Feministaj gravuloj aŭ aktivistoj ofte elvokas la filozofajn ideojn aŭ la personajn batalojn de Wollstonecraft kiel gravegaj influoj sur siaj vivoj.
Legu la artikolon...
Pli en la vikipedio...
EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-31 12:25:18
Vajmara Respubliko estis la nomo de la germana respubliko, kiu en februaro 1919 rezultis el la novembra revolucio de 1918 kaj ekzistis ĝis 1933. Oficiale la lando daŭre nomiĝis Germana Regno (Deutsches Reich). Oni konsideras la respublikon la unua demokratia ŝtato en Germanio. Ĝi havis federacian strukturon. La Vajmara Konstitucio difinis registaran sistemon miksan inter prezidanta kaj parlamenta sistemo.
La ĉefurbo de la respubliko estis Berlino, kie sidis la registaro kaj kunvenis la parlamento (Reichstag). La nomo de la respubliko deriviĝas de la urbo Vajmaro, en kiu kunvenis la konstituci-dona nacia asembleo. La karakteron de la respubliko forte influis la ĵusa unua mondmilito, en kiu Germanio malvenkis, kaj la traktato de Versailles. La disfalon de la respubliko en 1933, kiu markas la fortiĝon de nacisocialismo, oni ligas interalie al la dissplitiĝo de la povo en la multfrakcia parlamento. La konstitucio de la postmilita Germanio provis eviti la kredatajn aŭ verajn fuŝojn de la Vajmara Konstitucio, ekzemple plifortigis la rolon de la parlamento kaj ebligis malelekton de registarestro nur elektante samtempe novan. Legu pli...
Mehr in der Vikipedio.
Gerald
EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2009-septembro-07 12:30:42
diesmal handelt der Wochenartikel von einem franz. Esperantisten:
Lucien Péraire [luSJEN peRER] (n. la 26-an de aprilo 1906 - m. en 1998) estis franca esperantisto, konata pro sia bicikla vojaĝo ĉirkaŭmonda (1928-32), kiun li rakontis en Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto (1974, 1990). Lucien Péraire naskiĝis en malriĉa familio, en Francio. Dum sia tuta vivo li ĉiam malriĉis kaj li nelonge vizitis lernejon. Jam de sia 11-a jaro li eklaboris.
Dum la unua mondmilito li devis labori ĉiutage. Li volis lerni kaj lernis stenografion. La biciklo-meĥanikisto helpis lin munti sian unuan biciklon. La ĉarpentisto instruis lin kalkuli kaj desegni. Li ekveturis al ĉiuj grandaj francaj urboj por serĉi laboron. Li ekpensis ke por eviti militon, la homoj devas praktiki toleremon. Li lernis Esperanton per korespondado kaj en 1927 li partoprenis la kongreson de SAT. Poste, li legis en la gazeto Sennaciulo: "Juna germano serĉas alian esperantiston por bicikladi tra la mondo al Orienta Azio." Legu pli...
Gerald
EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2009-decembro-26 09:39:44
La 65-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009 en la urbo Liberec' en Ĉeĥio. La kongresa temo estis Liberec' kaj la kongreson organizis kune Ĉeha, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj. Temis pri la unua IJK okazinta sur la teritorio de Ĉeĥ(oslovak)io. Partoprenis 343 esperantistoj el 41 landoj.
Praga kardinalo Miloslav Vlk, kiu egidis la kongreson, alvenis dimanĉe la 19-an de julio 2009 por celebri por kongresanoj kaj por lokaj Liberecaj katolikoj sanktan meson en Esperanto. Merkrede la 22-an de julio 2009 okazis sur la ĉefa placo de Liberec publika koncerto de la franca kantisto JoMo, kiu provis rompi sian propran rekordon kaj fine kantis dum la koncerto kantojn en 19 malsamaj lingvoj.
Legu pli en Vikipedio!