Meddelanden: 6
Språk: Esperanto
Taciturn_ (Visa profilen) 30 mars 2008 20:02:57
Miland (Visa profilen) 30 mars 2008 20:27:34
Taciturn_:Bonvolu ekspliki al mi kiel korekte uzi "kiu" kaj "kio"..Mi ne konsentas ke kiu temas nur pri vivantaj aĵoj. Laŭ la PMEG, kiu "demandas pri la identeco de unu el pluraj konataj personoj, aĵoj aŭ aferoj." Vidu la ekzemplojn en la skatolo en la retpaĝo:
http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/oa-vortecaj...
Sed kio "montras aferon, kiun oni ne povas precize nomi".
Vidu la ekzemplojn en la skatolo en la retpaĝo:
http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/oa-vortecaj...
Jen utila paĝo (parto titolita Diferenco inter tabelvortoj je U kaj O kun skatolo havante ekzemplojn), montrante ke -io vortoj temas pri specoj de aferoj:
http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/oa-vortecaj...
sergejm (Visa profilen) 31 mars 2008 04:46:31
Taciturn_:Bonvolu ekspliki al mi kiel korekte uzi "kiu" kaj "kio".Mi havas libreton de Kolker kiu diras ke "kiu" markas personon ("viva estanto" : mia termino) kaj "kio" objekto ("neviva estanto").Sed mi ĉiam vidas ke la uzado tute ne egalas al tio.Pri kiu libro temas?
En "Internacia lingvo ESPERANTO: plena lernolibro", leciono 2 jam estas aliaj signifoj de "kiu":
Kiu estas kapitano?
Kiu romano estas interesa?
Kiujn fruktojn vi vidas?
Mi vidas domon, kiu estas nova.
Sed pliaj uzoj de "kiu" estas ekplikataj (vidu indekson en la fino de la libro) en lecionoj 4, 5, 9, 12.
Taciturn_ (Visa profilen) 31 mars 2008 05:18:58
ora knabo (Visa profilen) 25 april 2008 20:29:18
nominativ: tko, što (kiu, kio)
genitiv: koga, čega (de kiu, de kio)
dativ: komu, čemu (al kiu, al kio)
akuzativ: koga, što (kiun, kion)
vokativ: oj, hej (oj, hej - ne bone ekzemplo)
lokativ: o komu, o čemu (pri kiu, pri kio)
instrumental: (s) kim, (s) čim (kun/per kiu, kun/per kio)
Do, se mi kroate uzus la unuan demandon (ekz. tko, koga, komu...) estus kiu, kaj se mi uzus la duan (što, čega, čemu...) estus kio.
ora knabo (Visa profilen) 26 april 2008 15:12:08
Terurĉjo:
Ekzemple, al la demando "Kiu vi estas?", dirita en Esperanto, oni devas respondi: "Mi estas Terurĉjo aŭ Ora Knabo", unuvorte nomi sin.
Al la sama demando, dirita ruse, mi respondus: Tio ne estas via afero, kiu mi estas.
Sed vi tamen uzus mian regulon por fari tiun respondon .
Što/kio ne estas via afero - tio, tko/kiu mi estas.