去目錄頁

Aspekto de la nova lernu!

Jev, 2006年6月22日

讯息: 18

语言: Esperanto

Jev (显示个人资料) 2006年6月22日下午10:17:32

Mi volas, ke en tiu ĉi fadeno ni diskutu pri aspekto de la nova lernu!. Ĉu vi ŝatas ĝin? Ĉu vi volus ion ŝanĝi kaj plibonigi? Se vi havas iujn komentojn aŭ/kaj dezirojn pri la aspekto, bonvolu skribi pri tio ĉi tie. Ĉiuj viaj rimarkoj estas tre bonvenaj.

Laurevahondenen (显示个人资料) 2006年6月26日下午6:38:28

Mi pensas ke la nova aspekto de lernu! estas tre bona! Unu rimarko: la tujmesaĝilo ne funkcias...

einarfa (显示个人资料) 2006年6月26日下午11:47:35

La nova lernu! aspektas kaj funkcias pli bona ol la malnova retejo. Mi ŝatas ĝin. Bonan laboron!

Jev (显示个人资料) 2006年6月30日上午10:52:50

Laurevahondenen:Mi pensas ke la nova aspekto de lernu! estas tre bona! Unu rimarko: la tujmesaĝilo ne funkcias...
Jes, ni preparas novan tujmesaĝilon kaj ĝi ankoraŭ ne estas preta. Espereble dum julio mi sukcesos funkciigi ĝin.

Filu (显示个人资料) 2006年7月6日下午7:30:36

Jev:Mi volas, ke en tiu ĉi fadeno ni diskutu pri aspekto de la nova lernu!. Ĉu vi ŝatas ĝin? Ĉu vi volus ion ŝanĝi kaj plibonigi? Se vi havas iujn komentojn aŭ/kaj dezirojn pri la aspekto, bonvolu skribi pri tio ĉi tie. Ĉiuj viaj rimarkoj estas tre bonvenaj.
En la nova lernu! miaj Anaaj taskoj mi neniam povas revidi, poste kiam mi sendis ilin, sed la malnova versiono ebligis tion.

Nur la respondoj videblas nun.

Krom malmultaj detaloj, tamen, la nova aspekto definitive superas la antaŭa.

Jev (显示个人资料) 2006年7月6日下午10:13:38

Filu:En la nova lernu! miaj Anaaj taskoj mi neniam povas revidi, poste kiam mi sendis ilin, sed la malnova versiono ebligis tion.
Ni jam scias pri tiu ĉi problemo kaj baldaŭ riparos ĝin.

Filu:Krom malmultaj detaloj, tamen, la nova aspekto definitive superas la antaŭa.
Bonege. rideto.gif

Filu (显示个人资料) 2006年7月7日下午7:50:18

Mi ankaŭ tute ŝatus se eblus korekti siajn proprajn mesaĝojn en ĉi tiu forumo. Eble mi nun tro demandas, sed unu minuto poste kiam mi submetis mian antaŭan mesaĝon, mi korektus ĝin kaj tiel evitus honti pri ĉiam vidi ĝin kun siaj malgraciaj eraroj rido.gif .

Pardonu se tiu ĉi ideo estas malrealista. Mi ne vere scias kiom da eforto necesas ĝian realigo.

Filu:En la nova lernu! miajn Anaajn taskojn mi neniam povas revidi, poste kiam mi sendis ilin, sed la malnova versiono ebligis tion.

Nur la respondoj videblas nun.

Krom malmultaj detaloj, tamen, la nova aspekto definitive superas la antaŭan.

Carlitos (显示个人资料) 2006年7月23日下午5:25:50

La Nova Lernu retpaĝaro estas tre bona sed mi havas problemon kun la lingvo hispana ĉar ĝi ne aperas

Jev (显示个人资料) 2006年7月23日下午10:42:14

Carlitos:La Nova Lernu retpaĝaro estas tre bona sed mi havas problemon kun la lingvo hispana ĉar ĝi ne aperas
Ĝi iĝis malvidebla, ĉar ne sufiĉe da gravaj paĝoj estas tradukitaj al ĝi. Se la tradukantoj tradukos ĉiujn bezonatajn aferojn, la lingvo denove iĝos videbla.

Sitnarf (显示个人资料) 2006年7月29日下午9:59:05

Nova aspekto estas laŭ mi kontinuigado de la bonega laboro. okulumo.gif Uzo de AJAX estas ankaŭ tre bona.

回到上端