ไปยังสารบัญ

La sono "uj"

จาก guyjohnston, 1 เมษายน 2008

ข้อความ 25

ภาษา: Esperanto

ServantOfGod91 (แสดงโปรไฟล์) 6 พฤษภาคม 2008, 01:07:25

Mi estas el la "norda lando" (la plej norda parto de Nov-Jorko), kaj ni prononcas la anglan vorton "buoy" kiel "bu-ŭi." Tamen, mi ne havas problemon kun la esperanta sono de "uj", ĉar mi povas prononci multajn lingvojn, kaj mi lernis novajn sonojn facile.

Mia koramikino, al kiu mi instruas esperaton, ja havas etan problemon kun ĝi, kaj mi povas vidi kiel oni havus iun.

Mi rekomendas ke vi prononcu la anglajn vortojn "buoy", "chop-suey", kaj "phooey"... kaj rapidigu ilin iom-post-iom. Jen, vi prononcod la sono "uj"!

Ergazomai (แสดงโปรไฟล์) 16 กรกฎาคม 2008, 09:23:00

Fakte ĝi estas malbelega sono ankaŭ por mi: la itala ne havas ĝin.

guyjohnston (แสดงโปรไฟล์) 17 กรกฎาคม 2008, 19:58:51

Ergazomai:Fakte ĝi estas malbelega sono ankaŭ por mi: la itala ne havas ĝin.
Ĉu vi diras ke ĉiuj sonoj de aliaj lingvoj, kiuj ne ekzistas en la itala, estas malbelegaj okulumo.gif?

Ergazomai (แสดงโปรไฟล์) 19 กรกฎาคม 2008, 13:06:27

guyjohnston:
Ergazomai:Fakte ĝi estas malbelega sono ankaŭ por mi: la itala ne havas ĝin.
Ĉu vi diras ke ĉiuj sonoj de aliaj lingvoj, kiuj ne ekzistas en la itala, estas malbelegaj okulumo.gif?
Ne, ne, eble mi ne elektis la ĝustan vorton. "Malbelega" por diri: ne absorbita en mialingva sono, do mia orelo ne alkutimiĝis al ĝi. Tial -uj- ŝajnas ege stranga (kaj certe malbela) al mi.

Hispanio (แสดงโปรไฟล์) 19 กรกฎาคม 2008, 16:13:56

En la hispana ni havas variajn vortojn, kiel hoy (hodiaŭ), voy (mi iras), fui (mi iris).

La sono "uj" estas facila por mi.

กลับไปด้านบน