Kwa maudhui

Saluton

ya apachama, 2 Aprili 2008

Ujumbe: 10

Lugha: Esperanto

apachama (Wasifu wa mtumiaji) 2 Aprili 2008 1:56:40 asubuhi

Mia nomo estas Apachama kaj mi loĝas en Kimrio en la dometo de Lampeter. Mi estas studento de filozofio.

Esperanto estas flankokupo al kiu mi ne dediĉis sufiĉan tempon. Fakto mi deziras al ŝanĝiĝon.

Mi espero vi bonvole pardonos mia malbonan Esperanton. Estas mia espero skribados en Esperanton estos pli bona practico por mi, se vi bonvole informos mi pri pli malspritajn erarojn.

Bona Vespero.

Jes (Wasifu wa mtumiaji) 4 Aprili 2008 4:22:42 alasiri

Saluton amiko! sal.gif (au amikino...) kaj estu bonvena al ĉi tiu retejo!!

Ĉe lernu oni bone povas lerni kaj praktiki esteranto por pliboniĝi!!

mi deziras al vi bonan kontinuadon en Esperanto!!

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 4 Aprili 2008 6:35:06 alasiri

Saluton Unue, gratulon ke vi revenis al la studado de Esperanto!

Pri korektoj: miaj sugestoj estas en rektaj krampoj []. Sed mi mem ne estas spertulo, do ĉi tiuj estas nur sugestoj:

Mia nomo estas Apachama kaj mi loĝas en Kimrio en la dometo de Lampeter. Mi estas studento de filozofio. Esperanto estas flankokupo al kiu mi ne dediĉis sufiĉan tempon. Fakto [Fakte] mi deziras al ŝanĝiĝon [deziras ŝanĝi]. Mi espero vi bonvole pardonos mia [esperas ke vi bonvolu pardoni mian] malbonan Esperanton. Estas mia espero skribados en Esperanton [skribi Esperanton]. estos pli bona practico por mi [Estos bona ekzerco por mi], se vi bonvole informos mi [bonvolu informi min] pri pli malspritajn erarojn [pri malspritaj eraroj].

Bona Vespero.

Noto 1: Ne uzu la akuzativon post prepozicio ekz. pri.
Noto 2: Por malfacilaj demandoj, mnlg kaj erinja, al kiuj vi povas skribi mesaĝojn, estas la helpemaj, amikemaj spertuloj, en ĉi tiu retpaĝaro. Sed ne citu min dirinte tion!

Taciturn_ (Wasifu wa mtumiaji) 4 Aprili 2008 6:43:15 alasiri

Miland:Saluton Unue, gratulon ke vi revenis al la studado de Esperanto!

Pri korektoj: miaj sugestoj estas en rektaj krampoj []. Sed mi mem ne estas spertulo, do ĉi tiuj estas nur sugestoj:

Mia nomo estas Apachama kaj mi loĝas en Kimrio en la dometo de Lampeter. Mi estas studento de filozofio. Esperanto estas flankokupo al kiu mi ne dediĉis sufiĉan tempon. Fakto [Fakte] mi deziras al ŝanĝiĝon [deziras ŝanĝi]. Mi espero vi bonvole pardonos mia [esperas ke vi bonvolu pardoni mian] malbonan Esperanton. Estas mia espero skribados en Esperanton [skribi Esperanton]. estos pli bona practico por mi [Estos bona ekzerco por mi], se vi bonvole informos mi [bonvolu informi min] pri pli malspritajn erarojn [pri malspritaj eraroj].

Bona Vespero.

Noto 1: Ne uzu la akuzativon post prepozicio ekz. pri.
Noto 2: Por malfacilaj demandoj, mnlg kaj erinja, al kiuj vi povas skribi mesaĝojn, estas la helpemaj, amikemaj spertuloj, en ĉi tiu retpaĝaro. Sed ne citu min dirinte tion!
Mi havas esperon, ke la skribado en Esperanto estos bona praktiko por mi,se vi bonvole informos min pri ĉia malsprita eraro.

ermito (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2008 8:18:22 alasiri

Mi havas esperon, ke la skribado en Esperanto estos bona praktiko por mi,se vi bonvole informos min pri ĉia malsprita eraro.
Laŭ mi la vorto "sprita" neniel rilatas al la lingva korekteco. Laŭ la vortaro de lernu! sprita estas "povanta originale esprimi neatenditajn rilatojn...".
Estas malfacile por mi kompreni, kion nome celis esprimi Apachama per la vorto "sprita" ĉi tie. Eble oni povus diri:

...se vi bonvole informos min pri ĉia senkonscia eraro.

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 15 Aprili 2008 9:26:35 asubuhi

ermito: Estas malfacile por mi kompreni, kion nome celis esprimi Apachama per la vorto "sprita" ĉi tie..
Fakte Apachama uzis malsprita = ne kapabla de sprito = stulta. Ĉu vi ne konas la poemon 'Ezopa fablo' de Kalocsay? Jen (vidu la sesan linion):

La ĉeval' kaj bovo ie
Ekdisputis energie
Pri l' merito
En milito.

Diris la ĉeval' incite:
"Eh, malsprite
Estus dubi mian gloron
Kaj valoron.
La ĉevaloj
Al bataloj
Kuri ĉiam estis pretaj
Je l' trumpetaj
Sonoj
(Iom helpis ankaû spronoj)
Kaj la ŝarĝon de l' kanonoj
Tra abruptaj ŝtonoj
Kiuj trenis?
Nur ni!" -- la ĉevalo henis.

Bov' respondis dum remaĉo:
"Ĉevalaĉo!
Vi ja vane fanfaronas,
Ĉar ni donas
Tamen la plej grandan servon!
Ja al si la cerbon
La marŝalo vane rompas,
Vane pompas
La kuraĝo,
Se l'furaĝo
Mankas.

Kaj al kiu dankas
La viandon la soldat' malsata?
Al la bovo amlŝatata!
Via gloro sole ŝajnas,
Ĉiun venkon bovo ganjas".

Paŝtis sin melankolie
Ankaû la azeno tie.
Ĝi malplaĉe aûdis,
Ke sin ili laûdis.
Ĝi iais
Kaj balais
La aeron per oreloj,
Kaj ekkriis: "Bagateloj!
Jen la vero:
Sur la tero
Se azenoj ne amasus,
La milit' eĉ ne okazus!"

ermito (Wasifu wa mtumiaji) 15 Aprili 2008 2:12:21 alasiri

Miland:Fakte Apachama uzis malsprita = ne kapabla de sprito = stulta. Ĉu vi ne konas la poemon 'Ezopa fablo' de Kalocsay? Jen (vidu la sesan linion):...
Dankon, karulo, mi tre ĝojis relegi ĉi tie tiun ĉi belan fablon! sal.gif

Mi tre bone komprenas la signifon de la vorto "sprita". "stulta" tute ne egalas al "malsprita", ĝi signifas "malsaĝa". Kvankam (vi pravas) "stulta" kaj "malsprita" sinonimas, tamen ne identas.
Mi ne kredas ankaŭ, ke Apachama estas stulta okulumo.gif Li skribis pri la lingva korekteco, sed ne pri sia anima viglo kaj inventemo, kion signifas la vorto "sprita".
Sed se li vere volis diri - "informu min pri miaj stultaj eraroj", li devus tiel skribi, aŭ pli bone "informu min pri miaj malsaĝaj eraroj".
Tio estus stilo komprenebla kaj por komencantoj kaj por spertuloj. Mi tamen plu kredas, ke li volis diri pri eraroj nur senkonsciaj.

trojo (Wasifu wa mtumiaji) 15 Aprili 2008 3:31:09 alasiri

Skribi Esperante ja estas bona ekzerco, kaj vi skribis sufiĉe bone, ke oni povas kompreni ĉion, kion vi celis diri.

Mi korektis ruĝe kaj komentis krampe.

Mia nomo estas Apachama kaj mi loĝas en Kimrio en la vilaĝo Lampeter. Mi estas studento de filozofio.

[Eblas, ke vi celis diri "en dometo en Lampeter", sed pro la ĉeesto de la vorto "la", mi kredas, ke vi efektive intencis diri "en la vilaĝo Lampeter". Ankaŭ, "vilaĝo Lampeter" pli bonas ol "vilaĝo de Lampeter", ĉar la koncerna vilaĝo ne nur apartenas al Lampeter, sed efektive estas Lampeter, kaj tion oni kutime esprimas kiel apozitivon.]

Esperanto estas flankokupo al kiu mi ne dediĉis sufiĉan tempon. Fakto, kiun mi deziras ŝanĝi.

[Infinitivo ne bezonas la prepozicion "al". Mi ankaŭ aldonis "kiun" por iom klarigi.]

Mi esperas, ke vi bonvolu pardoni mian malbonan Esperanton. Estas mia espero, ke skribadi en Esperanto estos pli bona ekzerco por mi, se vi bonvole informos min pri miaj mallertaj eraroj.

[Estas pli kutime, diri "bonvolu fari" anstataŭ "bonvole faru", sed ambaŭ estas akcepteblaj. Ŝajnas al mi ankaŭ, ke eble "mallertaj" (ne "malspritaj") estas la vorto, kiun vi serĉis ĉi tie.]

Bonan Vesperon.

[Tian bondeziron oni kutime esprimas akuzative.]

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 15 Aprili 2008 6:54:24 alasiri

ermito: ..se li vere volis diri - "informu min pri miaj stultaj eraroj", li devus tiel skribi, aŭ pli bone "informu min pri miaj malsaĝaj eraroj"..
Tio estus stilo komprenebla kaj por komencantoj kaj por spertuloj. Mi tamen plu kredas, ke li volis diri pri eraroj nur senkonsciaj.
Bone parolite! Eble, kiel vi diras, anstataŭ malspritaj, senkonsciaj pli taugus, aŭ (kiel trojo) mallertaj estus pli bone.

ermito (Wasifu wa mtumiaji) 16 Aprili 2008 9:06:38 asubuhi

Miland:
Bone parolite! Eble, kiel vi diras, anstataŭ malspritaj, senkonsciaj pli taugus, aŭ (kiel trojo) mallertaj estus pli bone.
Ha jes, mallertaj ŝajnas esti la plej taŭga vorto!

Dankon, trojo!

Kurudi juu