peso aŭ pezo?
של SebastianH, 2 באפריל 2008
הודעות: 7
שפה: Esperanto
SebastianH (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2008, 05:24:45
En pezila pesilo pezo de la aĵo estas egalpezata de pezo de peziloj, kaj laŭ kvanto, pezo kaj loko de ĉi tiuj peziloj oni eksciadas la pezon. (Pesilo (mezurilo) ĉe eo.wikipedia.org)
Mi havas du demandojn:
- Ĉu estas malsameco inter peso kaj pezo? Kial oni ne diras "pezilo"?
- Ĉu eblas beligi tiun frazon?
sergejm (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2008, 06:01:30
Pesi estas mezuri la pezon de la objekto.
Pesilo estas instrumento por pesado.
Pezilo estas objekto kun konata pezo, uzata por pesado.
Pezila pesilo estas pesilo kiun oni uzas kun pezilojn. Kutime tiu pesilo estas balancilo (vekta pesilo) kun du tasoj (teleroj) kaj vekto, sur unu tason oni metas pesatan objekton, sur la alian iomajn pezilojn, kies pezo egalas al mezurata pezo. Iam tiu pesilo havas montrilon kun skalo, kiu montas la diferencon inter la mezurata pezo kaj la pezo de la peziloj.
Alia speco de pesilo estas risorta pezilo.
SebastianH (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2008, 18:44:57
Do, "peso" ne havas iun sencon, ĉu ne?
mnlg (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2008, 19:28:22
horsto (הצגת פרופיל) 3 באפריל 2008, 19:37:41
SebastianH:Bone! Eble mi anstataŭigos la nunan tekston per la via, kio estas pli klara.La substantivo por pesi estas pesado.
Do, "peso" ne havas iun sencon, ĉu ne?
Peso estas mono en kelkaj sudamerikaj landoj.
SebastianH (הצגת פרופיל) 4 באפריל 2008, 01:30:27
sergejm (הצגת פרופיל) 4 באפריל 2008, 05:39:11
temperatur-mezuri
Sed tiaj vortoj estas tro longaj!
Interalie, en la rusa versio de la artikolo estas bildo de pezilaro.