目次へ

Ado aŭ Aĵo

lordmayors,2008年4月5日の

メッセージ: 6

言語: Esperanto

lordmayors (プロフィールを表示) 2008年4月5日 0:16:01

Kiam devas oni uzas prefikson "ad" kaj participon "ant"?

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2008年4月5日 0:58:51

lordmayors:Kiam devas oni uzas prefikson "ad" kaj participon "ant"?
Nu... la fina litero ankaŭ faras diferencon. Se ni uzas ilin tiel, kiel substantivoj:

-ado = la ago mem.
-anto = iu, kiu faras la agon.

Skribado = (angle) writing.
La skribado estas bona = (angle) The writing is good.

Skribanto = (angle) writer.
La skribanto estas bona = (angle) The writer is good.

Eble iu alia povas ekspliki la uzon tiam, kiam la fina litero estas "a"? Mi ne povas pensi pri bona maniero fari ĝin.

(Miaj ekzemploj estas esprimitaj angle, ĉar la fadenverkisto loĝas en Usono - mi scias ke iuj en Usono ne parolas angle, sed...)

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2008年4月5日 4:02:06

RiotNrrd:(Miaj ekzemploj estas esprimitaj angle, ĉar la fadenverkisto loĝas en Usono - mi scias ke iuj en Usono ne parolas angle, sed...)
Tiukaze metu ekzemplojn en la usona.

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2008年4月5日 6:10:02

Terurĉjo:Tiukaze metu ekzemplojn en la usona.
Mmmm... mi bedaŭras ke mia cerbo estas tro malgranda - mi ne komprenas vian komenton. demando.gif

En la usona... kio?

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2008年4月5日 11:53:52

lingvo, certe.

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2008年4月5日 17:57:46

Terurĉjo:lingvo, certe.
A, ĉu vi volas diri usone kontraŭ angle? "Color" anstataŭ "colour", "theater" anstataŭ "theatre", "gas" anstataŭ "petrol", ktp.?

Jes, mi faris. rideto.gif

先頭にもどる