"muzikilo" aŭ "muzika instrumento"
od uživatele SebastianH ze dne 5. dubna 2008
Příspěvky: 7
Jazyk: Esperanto
SebastianH (Ukázat profil) 5. dubna 2008 23:13:52
RiotNrrd (Ukázat profil) 6. dubna 2008 0:36:22
Mi pensas ke eble "muzikilo" ne estas tiom preciza, ekzemple, kiam oni volas paroli nur pri pianoj, gitaroj, ktp. "Muzikilo" signifas tiujn aĵojn, sed eble ankaŭ signifas KD-ludilojn kaj radiojn. Tial, oni parolus pri muzikaj instrumentoj anstataŭe, kiuj ne inkludas neinstrumentajn muzikajn ilojn.
Se oni volas paroli pri ĉiuj aĵoj kiuj povas produkti muzikon, tiam "muzikilo" perfektas.
Ĵus hipotezo.
SebastianH (Ukázat profil) 6. dubna 2008 2:39:30
Via hipotezo estas tre konsiderinda. La mala hipotezo estus: Vortoj kiel "flugilo" aŭ "naĝilo" signifas nur specialaj iloj, ne helocoj aŭakvo-flugiloj por infanoj. PMEG diras ke "Temas ĉiam pri instrumento speciala por la koncerna ago". Radio, ekz., ne estas speciala, ĉar ĝi ankaŭ sendas lingvon.
RiotNrrd (Ukázat profil) 6. dubna 2008 3:09:16
SebastianH:Radio, ekz., ne estas speciala, ĉar ĝi ankaŭ sendas lingvon.Jes, jes, radioj nur estis ekzemplo, kaj eble ne bona unu. Sed vi komprenas kion mi volis diri. Ia speciala ilo kiu ne estas instrumento, sed ankoraŭ produktas nur muzikon. Muzikskatolo, ekzemple, aŭ sinluda piano (angle - "player piano").
SebastianH (Ukázat profil) 6. dubna 2008 3:46:52
Nun, la demando estas: Se ni diras "muzikilo", ĉu ne pensas pri la unua aŭ pri ambaŭ?
RiotNrrd (Ukázat profil) 6. dubna 2008 3:53:29
SebastianH:Nun, la demando estas: Se ni diras "muzikilo", ĉu ne pensas pri la unua aŭ pri ambaŭ?Mi pensas ke "muzikilo" estas iomete pli ĝenerala ol "muzika instrumento", sed en plej kazoj ambaŭ funkcius egale.
SebastianH (Ukázat profil) 6. dubna 2008 3:56:14