Al la enhavo

Logika enigmo: kaŝitaj dom-numeroj

de Miland, 2008-aprilo-13

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-13 15:41:24

Claude, Jan kaj Ivan loĝas en diversaj domoj en Strato Kalman. Ĉiuj scias sian dom-numeron, kaj ke la sumo de iliaj numeroj estas 10, sed oni ne diris al ili la aliajn numerojn.
Tamen Claude kredas ke li scias kie la aliaj loĝas. Antaŭ nelonge, li demandis Jan, 'Ĉu via dom-numero estas para (oblo de 2) au nepara?' Per la respondo, li deduktis la numerojn.
Sed Jan mensogis, kaj li efektive loĝas ĉe malpli granda numero ol tion, kio Claude kredas.
Kiuj estas iliaj numeroj?

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-15 17:51:27

Claude: 7
Jan: 1
Ivan: 2
---------------------------
Solvo:

Ĉiuj ebloj: 127 - 136 - 145 - 235

Ĉar Claude kredas ke per demando pri la pareco de la numero al unu el la du li scipovus ĉiujn adresojn, lia domnumero estu malpara (alimaniere ambaŭ la du aliaj estus malparaj laŭ la eblaro).

Ĉar ĉiuj el 1, 3 kaj 5 aperas pli ol nur unufoje en la eblaro, ne eblus konkludi per nura demando pri pareco. Nur 7 aperas nur unufoje inter la malparaj numeroj.

Sciante pri la mensogo de Jan kaj pri ties rezulto sur la kredo Claude-a, oni nun povas konkludi, ke Jan loĝas ĉe la 1-a, kaj sekve Ivan ĉe la 2-a.

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-15 18:37:51

Filu:Claude: 7
Jan: 1
Ivan: 2
Gratulon! Vi pravas.

Reen al la supro