ไปยังสารบัญ

Proverboj

จาก SebastianH, 14 เมษายน 2008

ข้อความ 8

ภาษา: Esperanto

SebastianH (แสดงโปรไฟล์) 14 เมษายน 2008, 17:57:55

Mi ĵus trovis la liston de proverboj - dankon pro aldoni ĝin! Unu el ĝiaj estas la jena:
Akiro kaj perdo rajdas duope.
Kion ĝi signifas?

Miland (แสดงโปรไฟล์) 14 เมษายน 2008, 18:36:25

SebastianH:
Akiro kaj perdo rajdas duope.
Kion ĝi signifas?
Eble simila al 'Kiel akirite, tiel perdite', en la angla 'Easy come, easy go.'
Sed eble ĉi tiu estas pli filozofia, pli simila al 'Ĉio havas finon.'

richardhall (แสดงโปรไฟล์) 14 เมษายน 2008, 19:10:16

Eble, ĝi signifas: "Oni ne povas gajni." ploro.gif

manlajo (แสดงโปรไฟล์) 14 เมษายน 2008, 19:27:26

SebastianH:Akiro kaj perdo rajdas duope.
Kion ĝi signifas?
Ĝi similas al la ĉina proverbo:
有得必有失 Kun akiro certe kunekzistas perdo.

manlajo (แสดงโปรไฟล์) 14 เมษายน 2008, 19:35:10

Ĉu iu helpus klarigi la signifon de la proverbo:
"Okulo ne atentas, dorso eksentas"?

mnlg (แสดงโปรไฟล์) 14 เมษายน 2008, 20:18:14

Kiu ne havas kapon, tiu havu krurojn.

Miland (แสดงโปรไฟล์) 14 เมษายน 2008, 21:14:41

Eble la punkto estas, ne nur ke oni neniam povas havigi ion ajn senpage, sed, la prezo iam estas troa.

trojo (แสดงโปรไฟล์) 16 เมษายน 2008, 20:36:16

manlajo:Ĉu iu helpus klarigi la signifon de la proverbo:
"Okulo ne atentas, dorso eksentas"?
La dorso sentos sin skurĝita aŭ piedbatita aŭ algrundfalinta, krom se la okulo atente rigardas, kion la ceteraj korpopartoj faras.

กลับไปด้านบน