訊息: 10
語言: Esperanto
Miland (顯示個人資料) 2008年4月16日上午8:16:56
Kio estas la minimuma numero da vizitoj, kiujn Ĵuga devas fari al la kelo, por garantii ke la amikoj havigos plenaro de pilkoj - unu ruĝa, unu blanka, kaj unu nigra?
sergejm (顯示個人資料) 2008年4月16日上午8:56:17
Ĉu ni havas entute po tri globoj de ĉiu koloro?
Eblas uzi 6 vizitojn - alporti la globojn el la dekstra kaj meza skatoloj (tie estas nur unu blanka globo kaj en malbonŝanco tiu estas la lasta). Sed eble oni povas uzi malpli da visitoj?
Miland (顯示個人資料) 2008年4月16日上午9:55:59
Miland (顯示個人資料) 2008年4月16日下午6:08:29
Sed eblas fari la taskon en malpli ol ses vizitoj!
Filu (顯示個人資料) 2008年4月16日下午7:19:46
- S1 (la liva);
- S2 (la meza) kaj
- S3 (la dekstra).
En S1 estas RBB (ĉar en ĉiuj tri skatoloj troviĝas ruĝa pilko, kaj ĉar entute estas ankaŭ tri ruĝaj pilkoj, tial estas nur unu ruĝa en S1, kaj ĉar ne estas nigra en ĝi, tial estas du blankaj).
En S2 estas RN kaj (B aŭ N).
En S3 estas RN kaj (N aŭ B).
Oni iru ĉu en S2, ĉu en S3 (ne gravas kiu).
Tri ebloj:
- blanka >> oni dufoje reiru al la sama skatolo kaj jen pilkaro, ĉar estas nur unu blanka en S2 kaj S3. Trovinte ĝin oni scias, ke la du aliaj pilkoj el la sama skatolo estu ruĝa kaj nigra >> 3 vojaĝoj;
- nigra >> oni tiam iru ĉu dufoje (se oni estas ŝanca), ĉu trifoje al S1 por kompleti la pilkaron >> 3 aŭ 4 vojaĝoj;
- ruĝa >> ankoraŭfoje al la sama skatolo...
.... Du ebloj:
.... - blanka >> denove ĉe la sama kompletos la pilkaron >> 3 vojaĝoj;
.... - nigra >> oni sekve iru al S1, en kiu troviĝas RBB. Elektite unu el la blankaj, ĝi la pilkaron kompletos. Tio okazu post ne pli ol du vojaĝoj >> 3 aŭ 4 vojaĝoj.
4 vojaĝoj sufiĉos!
Miland (顯示個人資料) 2008年4月16日下午9:43:31
Filu:4 vojaĝoj sufiĉos!Gratulon! Vi pravas.
Filu (顯示個人資料) 2008年4月16日下午10:21:36
Terurĉjo:Filu, antaŭ nelonge vi nin certigis, ke vi estas simpla vagabonda kunblankaurso-traneĝajkampoj-vaganta ĵonglisto.Ke mi kredis je la malŝajnega kunteksto de la enigmo pruvas, ke mi neniam eĉ vizitis universitaton.
Dubinde!
Kiun universitaton vi finis?
Eble ankaŭ indas mencii, ke multaj el la plej rapidegaj kaj spertaj kalkulistoj estis ŝaf-paŝistoj kaj similaj, kiuj en soleco senfine pripensadis pri nombroj... Ankaŭ ĵonglistoj kutime tre ŝatas kalkuli:
Vin mi invitas pripensi pri maniero kalkuli kiom da kaptoj ĵonglisto faras... Sciu, ke okazas inter 270 kaj 300 kaptoj per minuto en 5-pilka kaskado, kaj ke mi povas ĝin irigi por 3000 kaptoj...
...Kaj ke ĉiuj miaj pilkoj povas esti samkoloraj, samgrandaj kaj entute similaj...
...Kaj ke ritmo tre tre gravas en ĵonglado (ekzemple, estas tre malbona havi trisilaban "dudek naŭ" kaj poste dusilaban "tridek" kaj denove trisilabajn "tridek un'", "tridek du", ktp.)
Pro tiuj kialoj priĵongladaj, mi multe pripensis ciferojn kaj kalkuladojn, malgraŭ ke mi vagabondas tra la tundro kun blankurso, vizitante la nordan bestaron.
Filu (顯示個人資料) 2008年4月18日下午7:16:40
3 vizitoj sufiĉos!
Miland (顯示個人資料) 2008年4月18日下午8:33:28
Nula vizito sufiĉas!
Eĉ pli bone: Ĵuga estas popmuzikisto, do liaj amantoj petas ke li akceptu liajn oferojn de bilardpilkoj, do oni bezonas vizitoj por forĵeti ilin....
Filu (顯示個人資料) 2008年4月18日下午9:22:22
Miland:Eĉ pli bone: Ĵuga iras al la sportekipaĵa vendejo.Vi gajnis!!
Nula vizito sufiĉas!
Eĉ pli bone: Ĵuga estas popmuzikisto, do liaj amantoj petas ke li akceptu liajn oferojn de bilardpilkoj, do oni bezonas vizitoj por forĵeti ilin....