לתוכן העניינים

Logika enigmo: kandidatoj

של Miland, 18 באפריל 2008

הודעות: 31

שפה: Esperanto

Filu (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2008, 21:16:12

Prahomo:gne ?
Filu Dlidu:Post ses aŭ sep provoj mi finfine tralaboris tra mia antaŭa mesaĝo kaj aperigis ĝin tiel, kiel mi ĝin deziris senkulpa.gif

Miland (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2008, 21:37:32

La unua alineo estis ĝusta. Poste, ve, kia komplika! Ne necesas ĉi tiu numera ĝangalo.

Tial mi konsilis al sergejm, provu pensi de la vidpunkto de Nazo. Li estis inteligenta, sed ĉu vi kredas ke estis ĉi tia numera ĝangalo en lia menso? Mi informas vin, ke ne.

Filu (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2008, 21:49:24

Miland:La unua alineo estis ĝusta. Poste, ve, kia komplika! Ne necesas ĉi tiu numera ĝangalo.

Tial mi konsilis al sergejm, provu pensi de la vidpunkto de Nazo. Li estis inteligenta, sed ĉu vi kredas ke estis ĉi tia numera ĝangalo en lia menso? Mi informas vin, ke ne.
Mi scias, ke ne... La ĝangalo estis miamense, ĉar mi, male al li, ne sciis kiom da paĝoj enhavis lia verko.

Ho nu! Eble pli malfrue mi reprovos...

Miland (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2008, 21:50:58

Alivorte, pensu pri ĉi tiu demando:

Kial Nazo demandis al la aliaj ĉu iu de ili havis kvadratan numeron?

Filu (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2008, 21:52:57

Miland:Alivorte, pensu pri ĉi tiu demando:

Kial Nazo demandis al la aliaj ĉu iu de ili havis kvadratan numeron?
Ĉu ĉar li kredis, ke tiamaniere li eble ricevu certecon pri aliulaj paĝkvantoj?

Miland (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2008, 21:57:45

Jes.

Filu (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2008, 21:59:26

Certecon li EBLE ricevos. Do, ĉu per nea, ĉu per jesa respondo, li ne povos konkludi.

Filu (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2008, 22:03:48

Laŭ mi, nee alrespondinte li neniel povus konkludi ion ajn.

Por konkludo do endas, ke li havu jesan respondon. Tiel mi en-Kaĉakapo-iĝis.

Miland (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2008, 22:06:10

Li, eble ne. Kaĉo, jes. Ĉar Kaĉo komprenis la kialon por lia demando.

Filu (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2008, 22:07:41

Miland:Li, eble ne. Kaĉo, jes. Ĉar Kaĉo komprenis la kialon por lia demando.
Sed Kaĉo jam scias, ke la respondo estos "jes", ĉar sia propra verko estas tiel... ĉu ne?

לראש הדף