去目錄頁

Kiom kostas benzino en via urbo/lando?

eb.eric, 2008年4月19日

讯息: 19

语言: Esperanto

Andybolg (显示个人资料) 2008年4月22日上午11:43:40

En Norvegio la benzino estas sufiĉe multekosta, mi pensas.
Hodiaŭ:
12,70 NOK
1,60 EUR
2,60 USD

malgajo.gif

Miland (显示个人资料) 2008年4月22日下午12:25:34

La pasintan vendredon mi pagis po £1.08 (prox. $2.14 aŭ E 1.35) litrojn. La plimulto de la kosto en Britio estas imposto.

gaijutis (显示个人资料) 2008年4月23日上午10:21:25

En Brazilo la benzino kostas ĉirkaŭ USD 1.50 per litro.

Ni usas 20% alkoholo per litro benzino; kaj foje mi miksas pli alkoholo. La prezo de alkoholo estas ĉirkaŭ USD 0.65.

Brazilo estas aŭto-sufiĉe petroil, sed ĝi havas tre multe impostoj. La impostoj estas preskaŭ 60% la prezo de la benzino.

annadahlqvist (显示个人资料) 2008年4月23日下午10:19:02

por pli simpla komparado:

(Euro/litero)

1.Norvegio-1.60 kaj Belgio-1.6
2.Francio-1.3/1.38
3.Britio-1.35
4.Svedio-1.34
5.Pollando-1.32
6.Litovio-1
7.Brazilo-0.94
8.Kanadio-0.78
9.Centra Rusio-0.64
10.Oregano(US)-0.58

enwilson (显示个人资料) 2008年4月24日上午1:13:54

...kaj en Norda Karolino (Usono), benzino nuntempe kostas 3.52 dolarojn (aŭ 2.22 eŭrojn) po galjono. La malplej multekosta prezo (ke mi memoras) estis $.99 en la jaro 2000.

Se la prezo estas ankoraŭ ĝusta, mi deziras aĉeti mian benzinon en Oregano...per longega hoso. rideto.gif

RiotNrrd (显示个人资料) 2008年4月24日上午1:35:37

enwilson:Se la prezo estas ankoraŭ ĝusta, mi deziras aĉeti mian benzinon en Oregano...per longega hoso. rideto.gif
Ne. Mi ĵus plenigis mian kanistron denove, kaj la prezo estis $3.65/galjono. Do, oregona benzino ne estas pli bonprezita ol la via.

Pimen (显示个人资料) 2008年5月4日下午1:55:18

annadahlqvist:por pli simpla komparado:

(Euro/litero)

1.Norvegio-1.60 kaj Belgio-1.6
2.Francio-1.3/1.38
....
9.Centra Rusio-0.64
10.Oregano(US)-0.58
Ho... ege multekoste.
Mi planis somere veturi en Eŭropon per aŭto, sed kiam mi kalkulis elspezoj por benzino... malgajo.gif verŝajne, estos pli malmultekoste veturi per aviadilo!
Sed kiom kostas nun gaso por aŭto en Germanio kaj Francio?

trojo (显示个人资料) 2008年5月5日上午2:12:39

RiotNrrd:
enwilson:Se la prezo estas ankoraŭ ĝusta, mi deziras aĉeti mian benzinon en Oregano...per longega hoso. rideto.gif
Ne. Mi ĵus plenigis mian kanistron denove, kaj la prezo estis $3.65/galjono. Do, oregona benzino ne estas pli bonprezita ol la via.
Aĉetu benzinon en Tenesio. Ĝi kostis nur 3,41 usonajn dolarojn galjone kiam mi estis en Chattanooga lastan semajnon.

En Alabamo ĝi estas iomete plikoste ol en Tenesio.

Dreamlight (显示个人资料) 2008年5月5日上午7:37:41

En Arizono (sud-okcidenta Usono) USD3.50, aŭ EUR2.25 po galjono, aŭ EUR0.58 po litro. Kaj la plejparto el Usonanoj plendas ke ĝi tro multe kostas.

回到上端