Zum Inhalt

Kiom kostas benzino en via urbo/lando?

von eb.eric, 19. April 2008

Beiträge: 19

Sprache: Esperanto

eb.eric (Profil anzeigen) 19. April 2008 22:32:14

Hodiaŭ ĝi kostas 1.26 kanadajn dolarojn/litro (proksimume 0.80 eŭroj). Tio estas iom multekosta por ni, ĉar normale ĝi kostas ĉirkaŭ unu dolaron.

Kaj en via urbo, kiom kostas benzino?

piotrek92 (Profil anzeigen) 19. April 2008 23:24:05

En mia urbo benzino kostas 4.50 zł, kio estas ĉirkaŭ 1,35 euroj. Do en via lando estas tre malmultekoste okulumo.gif

RiotNrrd (Profil anzeigen) 20. April 2008 00:17:06

Ĉi tie en Oregono (Usono), benzino kostas ĉirkaŭ $3.50/galjono (en usonaj dolaroj). Ni ne uzas la metran sistemon, tial mi ne scias la prezon de litro.

Filu (Profil anzeigen) 20. April 2008 00:33:20

RiotNrrd:Ĉi tie en Oregono (Usono), benzino kostas ĉirkaŭ $3.50/galjono (en usonaj dolaroj). Ni ne uzas la metran sistemon, tial mi ne scias la prezon de litro.
~ $0,926 per litro

(ekzakte 3,785 411 784 usonaj galjonoj per litro)

richardhall (Profil anzeigen) 20. April 2008 07:38:51

Hieraŭ, mi vidis ke dizelo kostas £1.22/litro (proximume €1.50).

Gino (Profil anzeigen) 20. April 2008 08:03:23

Benzinos kostos ĉirkaŭ 1.60 Euro in Belgico

sigkalis (Profil anzeigen) 20. April 2008 08:08:57

En Litovio benzino kostas 3.60 LT/litro (proksimume 1 euro).

Matthieu (Profil anzeigen) 20. April 2008 09:04:20

Pli kaj pli multekosta...

Mi ne aĉetas benzinon, sed se mi ne eraras, en Francio estas ĉirkaŭ 1,3€/L.

RiotNrrd:Ĉi tie en Oregono (Usono), benzino kostas ĉirkaŭ $3.50/galjono (en usonaj dolaroj). Ni ne uzas la metran sistemon, tial mi ne scias la prezon de litro.
Kiam mi iris al Usono (en 2001), mi vidis, ke ĝi kostas 1$/galjono... Sed eble mi konfuzas.

Zoizo (Profil anzeigen) 20. April 2008 14:36:36

En mia urbo (suda Francio) unu litro da benzino (95) kostas hodiaŭ 1,38 €
ploro.gif

ServantOfGod91 (Profil anzeigen) 20. April 2008 15:44:07

Mutusen:Pli kaj pli multekosta...

Mi ne aĉetas benzinon, sed se mi ne eraras, en Francio estas ĉirkaŭ 1,3€/L.

RiotNrrd:Ĉi tie en Oregono (Usono), benzino kostas ĉirkaŭ $3.50/galjono (en usonaj dolaroj). Ni ne uzas la metran sistemon, tial mi ne scias la prezon de litro.
Kiam mi iris al Usono (en 2001), mi vidis, ke ĝi kostas 1$/galjono... Sed eble mi konfuzas.
Vi ne konfuzas. En 2001, benzino kostas proksimume $1/galjono, sed nun ĝi kostas pli kosta ol $3-3,50/galjono. Kaj ĝi rapide kostiĝas. Oni antaŭdiras ke ĝi superos $4,00/galjono antaŭ Memorial Day.

Zurück nach oben