Tin nhắn: 5
Nội dung: Esperanto
Espi (Xem thông tin cá nhân) 19:26:45 Ngày 22 tháng 4 năm 2008
ĉe la vizito de l' Papo en Nov-Jorko mi rimarkis, ke, ankaŭ en la eo-Vikipedio, ne ekzistas tradukon aŭ artikolon de la termino "Ground Zero", memorloko en Nov-Jorko.
Ĉu oni devus esperantigi tiun terminon?
Ekzemple: "Grundo-Nulo", "Zono-Nulo" (kiel en la hispana - Zona Cero) aŭ aliaj.
Kion vi pensas? Mi preferus la unuan version...
Mi atendas viajn opiniojn, sugestojn aŭ iniciatojn.
Amike
Klaus-Peter
Miland (Xem thông tin cá nhân) 20:35:39 Ngày 22 tháng 4 năm 2008
Laŭ mi, ni devas paŝi zorge kaj respekteme ĉi tie. Mi sugestas ke ni lasu al usonaj Esperantistoj sugesti tradukon de ĉi tiu termino.
awake (Xem thông tin cá nhân) 20:24:22 Ngày 27 tháng 4 năm 2008
Miland:La termino 'Ground Zero' signifas la loko en la tero kie la maksimume severa detruo okazis je Septembro 11, 2001.Efektive, la angla esprimo "Ground Zero" signifas la centron de iu granda eksplodo. Eble, oni povas traduki ĝin kiel eksplodan fontlokon.
Laŭ mi, ni devas paŝi zorge kaj respekteme ĉi tie. Mi sugestas ke ni lasu al usonaj Esperantistoj sugesti tradukon de ĉi tiu termino.
Kompreneble, La eksa loko de la du turoj de la monda komerca centro havas apartan signifon. Kiel usonano, Zono Nul plaĉas al mi. Kuntekste, ĝi estu komprenita.
trojo (Xem thông tin cá nhân) 03:22:35 Ngày 29 tháng 4 năm 2008
awake:Efektive, la angla esprimo "Ground Zero" signifas la centron de iu granda eksplodo. Eble, oni povas traduki ĝin kiel eksplodan fontlokon.Jes, "ground zero" en la ĝenerala senco signifas la precizan situon, kie eksplodo okazis. Eble "eksplod-centro" estus bona traduko por tio.
Kompreneble, La eksa loko de la du turoj de la monda komerca centro havas apartan signifon. Kiel usonano, Zono Nulo plaĉas al mi. Kuntekste, ĝi estu komprenita.
Sed mi preferus la terminon "Punkto Nul" por tradukaĵo de tiu aparta "Ground Zero". Zono, kiam ĝi figure temas pri regiono de tero, devus signifi zon-forman regionon, ekz horzono.
trojo (Xem thông tin cá nhân) 02:26:10 Ngày 06 tháng 5 năm 2008
Plej ofte, ju pli proksime al eksploda centro oni staras des pli damaĝojn oni suferas. Imagu aron da samcentraj cirkloj: 100 metrojn for de la eksplodo, oni anticipus tiom da damaĝoj; 200 metrojn for oni anticipus iom malpli, ktp. La cirkloj tiel formitaj estas "zonoj" de diversaj kiomoj da damaĝoj. Ĝuste ĉe la centro de la cirkloj -- tiu punkto kiu situas nul metrojn for de la eksplodo -- estas tie, kie okazis maksimuma detruado. Tio estas Zono Nul aŭ Punkto Nul.