Al la enhavo

Kiuj estas tiuj?

de Miland, 2008-aprilo-25

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-25 13:07:12

Mi petas, al ĉiuj kiuj jam scias la solvon, se ili estas sufiĉaj lertaj, ne malkovru ĝin.

Ĉar vi estas Esperantisto, sendube vi bone scias la signifojn de simplaj vortoj kiel 'DOMO', 'KATOJ', 'HUNDOJ' ktp.

Certe vi ankaŭ scias pli komplikajn vortojn ekzemple 'KOLOMBO', 'LERNOLIBROJ',
'REGISTAROJ', ktp.

Sed ĉu vi povas diveni, kiuj estas 'JABLANOVOJ' kaj 'STANOVOJ'?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-25 17:35:58

Ambaŭ vortoj ŝajnas al mi (esti) slavaj.
La unua memorigas pri pomo (poma), la dua signifas ion ĉefan (kerna). lango.gif
Miland, mi vere ne scias la solvon, sed skribis la unuan, kio tuj eniris en mian kapon (enkapiris).

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-25 17:59:24

Bone, se diversaj uloj provos diveni la signifojn, ni ĉiuj amuziĝos kiam la solvo malkaŝiĝos!

Fakte, estis iam TV-ludo en Britio nomita 'Call my bluff' en kiu, la plej ŝajne kredindaj mensogantoj pri la signifoj de raraj vortoj venkis!

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-aprilo-26 00:30:10

Pri "STANOVOJ" mi nur pensas pri stanaj ovoj. Eble tio estas globo el stano. lango.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-26 08:02:07

Amuze, eble slango por ne-identigitaj flugantaj objektoj. rido.gif

Reen al la supro