본문으로

Kiuj estas tiuj?

글쓴이: Miland, 2008년 4월 25일

글: 5

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2008년 4월 25일 오후 1:07:12

Mi petas, al ĉiuj kiuj jam scias la solvon, se ili estas sufiĉaj lertaj, ne malkovru ĝin.

Ĉar vi estas Esperantisto, sendube vi bone scias la signifojn de simplaj vortoj kiel 'DOMO', 'KATOJ', 'HUNDOJ' ktp.

Certe vi ankaŭ scias pli komplikajn vortojn ekzemple 'KOLOMBO', 'LERNOLIBROJ',
'REGISTAROJ', ktp.

Sed ĉu vi povas diveni, kiuj estas 'JABLANOVOJ' kaj 'STANOVOJ'?

Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 4월 25일 오후 5:35:58

Ambaŭ vortoj ŝajnas al mi (esti) slavaj.
La unua memorigas pri pomo (poma), la dua signifas ion ĉefan (kerna). lango.gif
Miland, mi vere ne scias la solvon, sed skribis la unuan, kio tuj eniris en mian kapon (enkapiris).

Miland (프로필 보기) 2008년 4월 25일 오후 5:59:24

Bone, se diversaj uloj provos diveni la signifojn, ni ĉiuj amuziĝos kiam la solvo malkaŝiĝos!

Fakte, estis iam TV-ludo en Britio nomita 'Call my bluff' en kiu, la plej ŝajne kredindaj mensogantoj pri la signifoj de raraj vortoj venkis!

黄鸡蛋 (프로필 보기) 2008년 4월 26일 오전 12:30:10

Pri "STANOVOJ" mi nur pensas pri stanaj ovoj. Eble tio estas globo el stano. lango.gif

Miland (프로필 보기) 2008년 4월 26일 오전 8:02:07

Amuze, eble slango por ne-identigitaj flugantaj objektoj. rido.gif

다시 위로