Aller au contenu

Logika enigmo: ŝercema profesoro

de Miland, 28 avril 2008

Messages : 3

Langue: Esperanto

Miland (Voir le profil) 28 avril 2008 21:04:35

Averto: Ne facila.
La universitato havis kvin bonajn studentojn de logiko, kiu ĵus pasis ilian finan ekzamenon. Le profesoro invitis ilin por teo. 'Du el vi,' li diris, 'gajnis Grado 1 sukcesojn, kaj tri gajnis Grado 2. Mi nun diros al vi aparte la rezultojn de diferenca paro de la aliaj (do, se al A mi dirus la rezultojn de X kaj Y, al B mi povus diri, ekz. tiuj de X kaj Z, sed ne tiuj de X kaj Y denove)'.
La profesoro faris tion, kaj diris, 'Neniu de vi ankoraŭ povas dedukti sian propran rezulton. Do, mi helpos vin plu: sciu ke mi ĵus diris la rezulton de Aleks al Barjo, Ĉiko, David kaj Engel.
'Nun mi scias la kvin rezultojn', diris Aleks.
'Ĉu vi ricevis la mian?' demandis Barjo.
'Ne,' respondis Aleks.
'Tiuokaze, mi scias la mian,' diris Ĉiko.
'Audinte tion, mi povas dedukti la mian,' diris David.
Kiu ricevis kion?

Miland (Voir le profil) 29 avril 2008 13:47:58

黄鸡蛋:Ne malfacila engimo..
Ĉu vere? Mi konsentas pri la akuzativon, sed kontrolu kaj reviziu vian solvon, ĉar estas iom da eraroj, ekzemple:
1. Ĉu vi certas pri la numeroj ĉe la komenco?
2. "Tial la profesoro diris la rezulton de iu el David kaj Engel" devas esti 'Tial la profesoro diris (al Ĉiko) la rezulton de David Engel"
3. "Se li (David) aŭdis de la profesoro la rezulton de Barjo aŭ de Ĉiko.." Ne eblas, ĉar ni jam scias ke li aŭdis la rezultoj de Aleks kaj unu alia.

Miland (Voir le profil) 30 avril 2008 18:03:27

黄鸡蛋:

1. Mi mistajpis. La rezulto de David estas Grado 1 kaj tiu de Engel estas Grado 2.
2. Via esprimo signifas la saman kun la mia.
3. Mi montras la alian personon (krom Aleks), kies rezulton David aŭdis de la profesoro.
Jes, la solvo nun estas ĝusta.
Gratulon!

Retour au début