Kwa maudhui

Kiom facila estas Esperanto por vi?

ya Junesun, 30 Aprili 2008

Ujumbe: 42

Lugha: Esperanto

fizikisto (Wasifu wa mtumiaji) 18 Februari 2009 8:49:04 alasiri

Por mi, Esperanto estas tre facile. Post nur tri semajnoj, nun mi povas legi plej multe da textoj el forumo. Mi kredas, ke mi povas legi Esperanton pli bone ol la francan lingvon. La francan lingvon mi lernis dum tri jaroj en lernejo (antaŭ 25 jaroj).

Lulusso (Wasifu wa mtumiaji) 30 Machi 2009 6:49:18 alasiri

Saluton!
Laŭ mi, Esperanto havas kelkajn malfacilaĵon, sed ĝi estas pli facila ol hispana o angla por rusaj. sal.gif

Tarnoob (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2009 10:28:32 asubuhi

Tre facila kaj logika lingvo, rapide lernebla. Al mi plaĉas precipe la facila, senbremsa vortkreado, riĉeco kaj estra ideo de tabelo de korelativoj. Al mi ne plaĉas nur trolongeco de iaj vortoj, kaj ete stranga sono, sed nenio estas perfekta. Tamen, kreado de 'faciligoj' kaj 'plibonigoj' (ekzempe ido) ŝajnas al mi sensenca - nur igas eon malpli bonan kaj kaŭzas partiĝojn inter kuindeanoj. Ĉu eo ne estas sufiĉe facila?

Araneo (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2009 1:36:16 alasiri

Saluton al teamanoj!

Mi ne povas taksi la facilecon de nia lingvo, ĉar mi estas denaskulo kaj do regas du gepatrajn lingvojn. Al ĉiu homo la gepatra lingvo ja estas la plej facila!

Amikece, Erkka

Clet (Wasifu wa mtumiaji) 21 Mei 2009 4:02:24 alasiri

Por mi, estiel franca, esperanto facilas, kvankam estis kelkaj mafacietaĵoj: memori -igi kaj -iĝi, la aktivaj kaj pasivaj participoj, bone prononci la "c"...

Kiaj malfacilaĵoj trafas la alia-lingvanojn ?

Libolido (Wasifu wa mtumiaji) 12 Agosti 2009 5:23:36 alasiri

dina georgieva:sal.gif Salutojn,gesamideanoj,
Por mi Esperanto estas tre facila!Mi uzas ĝin plezure!
Ĉu vere?

Dozorca (Wasifu wa mtumiaji) 25 Machi 2010 12:21:00 alasiri

Clet:Por mi, estiel franca, esperanto facilas, kvankam estis kelkaj mafacietaĵoj: memori -igi kaj -iĝi, la aktivaj kaj pasivaj participoj, bone prononci la "c"...

Kiaj malfacilaĵoj trafas la alia-lingvanojn ?
Same kiel mi malgajo.gif

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 26 Machi 2010 3:24:00 alasiri

darkweasel:Mi respondis "facileta". Mi povas jam kompreni multaj vortoj (kiuj venas de anglo/germano/franco/latino/hispano okulumo.gif ), sed mi ne povas paroli bone, ĉar mi ne konis ankoraû vortoj (precipe prepozicioj kaj sufiksoj) - sed mi lernos ilin ridego.gif
MDR, legi tiun ĉi eraroriĉan fuŝmesaĝon el mia komencanteco tre amuzas min!

walfino (Wasifu wa mtumiaji) 8 Aprili 2010 5:18:47 alasiri

darkweasel:
darkweasel:Mi respondis "facileta". Mi povas jam kompreni multaj vortoj (kiuj venas de anglo/germano/franco/latino/hispano okulumo.gif ), sed mi ne povas paroli bone, ĉar mi ne konis ankoraû vortoj (precipe prepozicioj kaj sufiksoj) - sed mi lernos ilin ridego.gif
MDR, legi tiun ĉi eraroriĉan fuŝmesaĝon el mia komencanteco tre amuzas min!
Vere, tio ĉi vidigas la malfacilecon Esperantan.

Multaj aĵoj havas trompajn signifojn (por parolanto de alia lingvo), povas konfuza (koni/scii ktp).

palaman (Wasifu wa mtumiaji) 30 Mei 2010 10:35:33 asubuhi

Por mi Esperanto estas tre facila kaj sufiĉe bela. Antaŭ unu jaro, mi provis lerni tokipona-on (planan linvgon, eĉ pli facila ol Esperanto), sed mi ekvidis, ke kvankam lerni tokipona-on estas pli facile, tamen paroli tokipona-e kaj kompreni ĝin estas malpli facile, ol esperanton.
Do, tro facila estas ankaŭ malbone...

Kurudi juu