Al la enhavo

Saluton, Esperantujo

de Dreamlight, 2008-majo-01

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Dreamlight (Montri la profilon) 2008-majo-01 23:36:24

sal.gif Saluton, mi estas nova en ĉi forumo; mi estas Dreamlight (pron. drimlajt 'Sonĝa Lumo' aŭ 'Sonĝlumo'), de sud-okcidenta Osono.

Mi ne vere tenas la saman esperon de esperantistoj. Mi kredas ke ne ekzistas espero por ĉi mondaĉo. Esperanto estas tamen bonega lingvo por parolado inter homoj de diversaj lokoj kaj kulturoj. Ĝi ne estas perfekta lingvo, sed tamen bona lingvo.

Mi parolas ankoraŭ la anglan kaj la germanan, kaj povas iomete legi la hispanan kaj la portugalan, kaj elbe penos lerni pli da tiuj lingvoj en la forumoj.

Pardonu al mi mian gramatikon se ĝi malbonas. ridulo.gif

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-majo-02 11:40:45

Saluton.

Fakte, esperanto estas bona lingvo. Ne nesats perfekta, sed ĉu ekzistas tia lingvo? okulumo.gif Eble ne.

trojo (Montri la profilon) 2008-majo-02 20:32:54

Saluton, Dreamlight.

Polako (Montri la profilon) 2008-majo-02 21:36:43

Saluton!

Malsame al vi, mi kredas ke ekzistas esperon por nia mondo.

=]

HugoVax (Montri la profilon) 2008-majo-11 19:49:52

Polako:Saluton!

Malsame al vi, mi kredas ke ekzistas esperon por nia mondo.

=]
Bonvenon, Dreamlight!

Mi ankaŭ kredas ĝin! Si ne ekzistas esperon por nia mondo, kial ni vivas?

Mi esperas ke vi estos unu granda Esperantujo. La lingvo bezonas multe personojn.

gaijutis (Montri la profilon) 2008-majo-13 14:46:25


Vere ekzistas perfecta lingvo: ĝi estas la anĝel-lingvo, ke ni povus paroli se ni purigi nian koro ĝis ni ne havas nenion postsignon de niajn egoojn.

PatrikoDeAlasko (Montri la profilon) 2008-majo-13 19:55:42

gaijutis:
Vere ekzistas perfecta lingvo: ĝi estas la anĝel-lingvo, ke ni povus paroli se ni purigi nian koro ĝis ni ne havas nenion postsignon de niajn egoojn.
Laŭ mi vi diris bone, Gaijutis. Kaj por ĉiuj kiu ne mem vidis espero, ne malesperu! Tre multe da homoj ja vidas esperon. Ĉi tiu fakto estas mem sufiĉa kialo por havi espero.

xintron (Montri la profilon) 2008-majo-20 12:11:28

Saluton! Ankaŭ mi estas novan en ĉi forumo kaj Esperanto komencanto.

Jes (Montri la profilon) 2008-majo-22 19:40:37

Bonvenon al ĉiu novaj forumanoj!! sal.gif rido.gif

Mi kredas ke aparte de la internacia lingvo Esperanto, ankaŭ ekzistas alia internacia lingvo kiu estas la Muziko Mi studis en konservatorio kaj mi scias ke muziko povas esti bona lingvo.

Sed evidente, Muziko transmisias sentojn, sed ne ideojn! senkulpa.gif

Dreamlight (Montri la profilon) 2008-majo-23 01:35:57

Mi kredas ke musiko estas la plej alta kaj play sankta de la artoj.

Reen al la supro